Textos em português e esperanto. Tekstoj en la portugala kaj en Esperanto.

Obrigada por sua visita! Dankon pro via vizito!

sexta-feira, 9 de julho de 2021

CORAGEM _ KURAĜO



CORAGEM


Amanhã cedo farei nova cirurgia para retirada de um torturante parafuso 

dentro dos ossos do ombro direito. 

Vou atravessar meu Rubicão de dor. 

Alea jacta est !


KURAĜO

Morgaŭ frumatene mi submetiĝos al nova kirurgio por ke oni forigu

turmentan  ŝraŭbon ene de ostoj de l' dekstra ŝultro.

Mi transiros mian Rubikonon el doloro.

Alea jacta est !


Maria Nazaré Laroca 

Juiz de Fora, 09/07/2021.

Brazilo






6 comentários:

Blogdopaulo disse...

Forton, Poeto! La muzoj vin helpos! Kaj chiuj viaj multenombraj admirantoj sendos al vi pozitivajn pensojn. Baldau vi vigle versumos denove.

Fabio Fortes disse...

Mi ne dubas pri tio, ke vi tre baldaŭ konkludos, ke vi estos trapasinta Rubikonon ne nur el doloro, sed ankaŭ el forto kaj kuraĝo! Vi scias, ke vi ne tion faras sole, sed kun la pensoj de viaj amikoj el la duobla flanko de la realeco.

Lírica disse...

Forton,fidon kaj kuraĝon! ni ĉiuj deziras al vi, Nazaré.
Dio akompanu vin.

Adonis Saliba disse...

Historie, oni devas memori, ke Cezaro, jam transpasinta la Rubikonon, havis plian kuraĝon por venki siajn defiojn. Poetoj estas eternaj venkantoj super malfortoj, ĉar ili ĉiam deklamas postvivon por rakonti al ni en belaj vortoj la paradon de iliaj travivaĵoj. Iru forte kaj revenu al via aŭdantaro, kiu admire atendas vin.

PaPos Nascentes: Paulo P Nascentes disse...

Ĉielaj benoj akompanu vin dum la tuta tempo. Al ili aldoniĝos bonaj vibroj de pluraj amikoj. Kuraĝo estu via forto, poeto Nazaré!

Affonso Soares disse...

Alea jacta est! La kuboj estas ĵetitaj!

Post ĵeto, ĉiu kubo ridete montros al vi sian sespunktan facon,
Kaj vi certe ĝuos sendoloran, transrubikonan pacon!...

Ni rajtas kredi, ke viaj spiritaj gvidantoj manovros la kubĵeton!...