Textos em português e esperanto. Tekstoj en la portugala kaj en Esperanto.

Obrigada por sua visita! Dankon pro via vizito!

domingo, 28 de agosto de 2022

Tecelagem _ Teksado


 

Tecelagem

 

Palavras são estrelas

que nós acendemos

ou apagamos sempre.

 

Exemplo? Fiandeira,

tecelã de sonhos,

vida e morte.

 

Os povos antigos

a deusas atribuíam

tal ofício: a Nornas,

Moiras, Parcas.

 

Mas tecemos o destino

a cada dia, na infância

da alma ainda.

 

Na consciência habita

a Lei do Amor:

presente de Deus.

 

Só é preciso coragem

para acendermos

a estrela definitiva.

  

Teksado

 

Vortoj estas steloj,

kiujn ni eklumigas

aŭ estingas ĉiam.


Ĉu ekzemplo? Ŝpinisto,

teksisto de sonĝoj,

vivo kaj morto.


Antikvaj popoloj al diinoj

atribuis tian oficon:

al Nornoj, Mojroj, Parcoj.


Sed la destinon ĉiutage

ni teksas en l’ infanaĝo

de l’ animo ankoraŭ.


La Leĝo de Amo

kuŝas en la konscienco:

donaco de Dio al ni.



Necesas nur kuraĝo

por ke ni lumigu

la stelon definitivan
.

 

Maria Nazaré Laroca

Juiz de Fora, 28/08/2022.

Brazilo

 


3 comentários:

Fabio Fortes disse...

Tiu poemo estas sendube inter la plej belaj kaj kortuŝaj tekstoj kiujn mi laste legis. Koran dankon, kara Nazare!

Lírica disse...

Poetoj teksas, konstruas, pentras, skulpas, komponas kaj ankoraŭ verŝas stelojn en formo de versoj... Simple tiel! Gratulon, amikino kara! Dio vin benu!

Anônimo disse...

Vi tute pravas, Poeto. Ni jam ne rajtas atribui al dioj la lumon, kiun nur ni devas estigi. Kaj en bela poemo tia saĝo sonas eĉ pli konvinka.Ĝi motivas nin tra la koro.(PSV)