Textos em português e esperanto. Tekstoj en la portugala kaj en Esperanto.

Obrigada por sua visita! Dankon pro via vizito!

Mostrando postagens com marcador Poesia em Esperanto. Mostrar todas as postagens
Mostrando postagens com marcador Poesia em Esperanto. Mostrar todas as postagens

sexta-feira, 4 de julho de 2014

Avataro




                                                                 Al Rabindranath Tagore
Ho, Poeto,
transcenda voĉo,
kie Vi estas?

Mielo dia,
la melodio
de viaj versoj
amon elverŝas
sur la Teron,

Kaj Poezio
el rava fluto
per lum’ plenigas
mian vivon.


Maria Nazaré Laroca

Juiz de fora, 04/07/2014.

segunda-feira, 23 de junho de 2014

Al nekonata amato




Via rido starigas

Senegalan

Sorĉan staton

En la mondo.


Kaj tuj la birdoj

Eklernas la freŝon

De tiu nova kanto.


Kaj la floroj de l’ ĝardenoj

Ekdancas kiel papilioj

Printempmatene.


Tiam mi la ĝojon

De via kanto eltranĉas

Por tiun poemon

Lulkanti ĵusnaskitan.


Maria Nazaré de Carvalho Laroca

Juiz de Fora, la 31-an de Aŭgusto 2003.


(El Penseroj. Campinas: Wechsler Editora de Livros Ltda.pĝ.64

Kampino, Brazilo.2013)


terça-feira, 17 de junho de 2014

Meditado

                                                                        Saraswatī.
                                                                                                                               

                                                                            
                                                                Al Pradip Dutta


De antaŭ longe (jen konfes' kruda),
mia korpo kristalas fragile
por rompi la  ferŝtonan animon.

Paralele sur planko mi kuŝas
al la magneta kampo de l’ Tero:
kap’ al  nordo; piedoj al  sud’
por  transcendan muzikon  aŭskulti.

La melodi’ eniras la korpon;
la energio ritme ondumas
kaj senpense la menso plenŝvebas...
Plenigita de sonoj mi estas:
steleto dancanta en soleco.

Maria Nazaré Laroca
Juiz de Fora, 17/06/2014.

sábado, 29 de março de 2014

Preĝo de la kuracisto (Geraldo Mattos)





Preĝo de la kuracisto

 Geraldo MATTOS

Unue aperis en la nica literatura revuo n-ro 4/6 paĝoj 231-232

Ho Dio de la vivo kaj Dio de la morto,
rigardu la turmenton de mia profesi'
kaj turnu la orelon al la humila vorto
de homo suferanta ĉe homa agoni'!

Por fronti la batalon de lumo kaj de ombro
al ĉiuj lokoj mi iras, palaco kaj kaban',
sed kiel mi sukcesos, se ies tagonombro
finiĝos pro decido de via pova man'?

Sur korpo frostiĝanta de ia paciento
de vivo kaj de morto fariĝas la batal':
armilon en la mano, obstinaj en silento,
mi luktas por la vivo, vi luktas por fatal' ...

El scio kaj praktiko dum jaroj akiritaj
mi uzas kaj manovras la manon sur tranĉil':
mi tranĉas, mi kripligas per strekoj senhezitaj,
se nur mi povas porti la vivon al stabil'.

Se mia mano venkas la oston de la tombo
post harda kaj peniga milito por la viv',
mi vidas retiriĝi al sia katakombo
la morton funebrigan en spita ofensiv'.

Se tamen el la korpo la tuta vivo fuĝas
kaj lasas min klopodi sur la kadavro nur,
sovaĝa mortigisto rimorse mi min juĝas,
ĉar mian bisturion makulas sangospur'.

Mi petas heziteme la pagon por la servo:
la mono min turmentus, se homo mortis for;
se ree fluis sango kaj reviviĝis nervo,
pri mono ĝenus vorto en tia ĝoja hor'!

Dum mia tuta vivo, milfoje post recepto,
la samajn rekompencojn mi havas por la task':
al mia vango ĵetas la homoj sen escepto
rideton post sukceso, insulton post fiask' ...

Ho Dio de la vivo kaj Dio de la morto,
rigardu la turmenton de mia profesi'
kaj volu min provizi per saĝo kaj per forto,
ke beno por aliaj fariĝu mia sci'!

quarta-feira, 29 de janeiro de 2014

Raviteco






Mirindas trezor’
en la urbocentro
de Florianopol’:
la figarb’ jarcenta,
majstroverko dia.

Majesta vizio
plej sorĉe orkestras
vortan simfonion.

Ĝin dolĉa ŝtonar’
ĉirkaŭronde festas
kaj silente laŭdas...
L’ anim de l’ poet
pro raviĝo ekploras.

Maria Nazaré Laroca
Florianópolis, 29/01/2014.


quarta-feira, 8 de janeiro de 2014

Hajko









Fiŝe perdita,

Sursable baraktanta

Jen papilio!




Maria Nazaré Laroca

Cabo Frio, RJ, 29/12/2013.

terça-feira, 24 de dezembro de 2013

Trobadoro





                        Al Jair Salles

De la trobo kavaliro,
Jen  poeto Jair Salles:
La verv’ ĉiam  inspirita
Per ĉarmaj versoj nin ravas!


Maria Nazaré de C. Laroca
Juiz de Fora, 24/12/2013.




terça-feira, 15 de outubro de 2013

Kanzoneto





Raci’ dormetas...
Revas poet’:
Iru korvojen!
Nu, kiel do?!

Ĉu li jam pretas?
La  kor’ misvojas:
Kolibr’ ebria
Infanas ĉiam.

Maria Nazaré de C. Laroca
Juiz de Fora, 15/10/2013.

domingo, 8 de setembro de 2013

Maskoj




γνῶθι σεαυτόν




Por komponi vivbaladon

Tra l' eraoj, kiom da aroj

Da tavoloj necesas

Por priskribi l’ animon?



Kiom da maskoj por maski

La di-fajreron internan

Oni malkovrus per memkono?

Nu, jen la spegul’!

Demetu ni la maskon!

Laŭ sokrata instru’!



Maria Nazaré de C. Laroca

Juiz de Fora, 08/09/2013.

quinta-feira, 5 de setembro de 2013

Elefantoj






Gapas la tuta homaro

Al la funebra adiaŭo:

Ĉar amas’ da elefantoj

Omaĝis al Lawrence Anthony.

La koroj de l’ elefantar’

Unutonis dum vojirad’.



Post dutaga troto lanta,

La bestoj pelataj de am’

Kondolencis pro la morto

De la plej fidela amik’...

Kiel ili eksciis pri tio?



Maria Nazaré de C. Laroca

Juiz de Fora, 05/09/2013.



quarta-feira, 4 de setembro de 2013

Infero



“L'enfer, c'est les autres.” Huis clos - Jean-Paul Sartre

“Infero estas l’ aliuloj.” Huis clos - Jean-Paul Sartre

Interna pejzaĝ’ korŝira:
Jen baraktas homoj
En mensa ŝlimej’
Kaj muldas inferon tie,
Kie ili volonte vivas.

Do malpravas Sartre,
Ĉar l’ infer’ ne aliulas...
La filozof’ tamen asertas, ke
Hom’ kondamnitas al liber’...
Tial danteca infer’ ne estas:
L’ esper’ ŝlosilas.

Maria Nazaré de C. Laroca
Juiz de Fora, 04/09/2013.

domingo, 1 de setembro de 2013

Preta






Spite l’ uraganon,
Mi aŭskultadas la ostojn
Ĉar la spin’ knaras.

Vivu kaj lasu vivi,
Panjo, la filo diris.
Mi poeme rondvojas
Kaj la akson de mia mi’
Bonŝance mi trovis.

La mond’ estas merkat’,
Kiu min naŭzas, tamen
Mi trinkas la kolorojn
De l’ malavara natur’;
Geamikojn mi havas:
Jen plezur’ senpaga.

Maria Nazaré de C. Laroca
Juiz de For a, 1º/09/2013.

quarta-feira, 28 de agosto de 2013

Mistero




                   
                                                                     Al Adélia Prado

Sur la dia orbito
Dialogas Poezio
Kaj Poeton Di’ allogas:
Poemoj aŭroras.

Maria Nazaré de C. Laroca
Juiz de Fora, 28/08/2013.



quarta-feira, 21 de agosto de 2013

Ektuŝo






Luma vizaĝo de l’ Poezi’,
La plenlun’ brilegas
Kaj estras melodion
El stelar’ silenta.

Dume el paĉjo mi revenas...
Kaj tia mirindaĵ’ gutas
Sur mian koron nudan
Kaj ploron vunditan.

La malsanan patron
Mi nepre memoras...
La korp’ fragila
Sur lito pene kuŝas
Kaj l’ anim murmuras
Nekonatan flustron
Preskaŭ senfinan.

Maria Nazaré de C. Laroca
Juiz de fora, 21 /08/2013.



quarta-feira, 31 de julho de 2013

Insulo

                        

Artaĵ’ el mozaiko,

 Virin’ kaj hund' antaŭ lun',

 El Miró, interfacas

 Kun etburĝa placo

 Kaj alfrontas sunon.


Ĉe  ĝardena angul'

Staras plena budo

Da frostaj kokosoj tie,

Kie  fantazias oldul'

Ilin tutvendi marborde.


Homoj preterpasas aŭtomate:

Ĉirkaŭiras la placon karusele.

La mateno marŝadas ŝvite,

Bruaj pensoj ŝvebas aere...


Infanoj ludas sable,

Amindumas arboj alte,

Birdoj birdiĝas flore,

Hundoj hundiĝas gaje...

Ĉio moviĝas; mi rigardas.

Ĉu mi feliĉas?

Maria Nazaré de C. Laroca
Juiz de Fora, 31/07/2013.


segunda-feira, 29 de julho de 2013

Sensaĵo








   Kvin sentumoj
Eksplodas fole:
   Ekzistadon
Ili kuntostas.

   Vidad’, aŭdad’,
Flarad’, tuŝad’
Kaj gustumad’
Ekscitas vivon
Fulmobrile.

Kiel frandaĵoj
Sub la luno
Steloj pluvas
Sur orelojn
Kiuj zumas...

Jen la festen’!
Haŭtfrotoj kunaj
Freneziĝas plu;
Verŝas okuloj
Amaromojn pli...
Svenas kise lipoj;
Lango falĉas vortojn
Nenecesajn.

Maria Nazaré de C. Laroca
Juiz de Fora,29/07/2013.

sexta-feira, 26 de julho de 2013

Provludo




                             
Mi pluiras en aleon...
Griza pluv’ kontinua
Reĝisoras simfonion
El flugilhavaj flutoj
Plorsingulte.

Plaŭda vento plukas
Florfoliojn spirale
Kaj la tuta ĝarden’
Printempe sopiras.

Subite birdar’
Petole ekkantas
Spite al pluvo frida...
Do lum’ silentajn vortojn tuŝas.
En aleon mi pluiras...

Maria Nazaré Laroca
Juiz de Fora, 26/07/2013

terça-feira, 16 de julho de 2013

Floroj





Se vi volas spiri
L’ odoron de Di’,
Se la Di-koloron
Volas vidi vi,  

Rigardu la florojn!
Eroj de l‘ Di-kor,
Ili poem’lumas,
La mondon parfumas,
Kiel am-trezor’ .


Maria Nazaré de C. Laroca 
Juiz de Fora, 16/07/2013.

terça-feira, 9 de julho de 2013

Homoj




Kredu al mi,
Samideanoj,
Mi feliĉas:

Sindediĉa
Verda mond’
En Usono
Ja ekzistas.

Homoj frataj
Batalantoj
Por la paco
Esperanta.

Maria Nazaré de C. Laroca

Raleigh,  8/07/2013.

sexta-feira, 5 de julho de 2013

Al Lena


                                            (Junulino el Germanio)

L a plej milda kaj helpema
E sperantul’, kiu floras:
N omo  ŝia estas Lena
A nĝelet’ laŭ mia kor’.

Maria Nazaré de C. Laroca

Raleigh,  05/06/2013.