“L'enfer, c'est les autres.”
Huis clos - Jean-Paul
Sartre
“Infero estas l’ aliuloj.” Huis clos - Jean-Paul Sartre
Interna pejzaĝ’ korŝira:
Jen baraktas homoj
En mensa ŝlimej’
Kaj muldas inferon tie,
Kie ili volonte vivas.
Do malpravas Sartre,
Ĉar l’ infer’ ne aliulas...
La filozof’ tamen asertas,
ke
Hom’ kondamnitas al liber’...
Tial danteca infer’ ne
estas:
L’ esper’ ŝlosilas.
Maria Nazaré de C.
Laroca
Juiz de Fora, 04/09/2013.
6 comentários:
Filozofio kaj poezio reciproke do as al si la manojn. Pensiga kaj plezuriga la rezulto.
Bonege!
Dolcxa kondamno: libero...
Espero, nobla premio.
Infero? Kie?
Jen bela poezia bildo: dialogo inter malsamaj vidoj, kaj filozofa kaj poezia. Fine, kie kuŝas la infero? Instiga poemo!
Mi skribis iam: "La infero, tio estas ni mem." La diablo estas nia produkto. En Afriko la diabloj certe estas nigraj, ĉe ni blankaj. Se iu volas scii, kie estas la infero, li devas demandi ankaŭ, kie estas Dio? Tio estas la sama demando. Ĉar la diablo estas nur falinta anĝelo. Kelkaj teosofiaj filozofoj pensas, ke ankaŭ la dabloj ree fariĝos anĝeloj, kiam komenciĝos la paradizo. Jen simpatia vidpunkto, neneiu estu tute kondamnita, eĉ ne diabla homo, ĉar ĉiuj diabloj estas nur falintaj anĝeloj. Dante nur ŝercis, certe. Li certe sciis, ke diabloj ne timas komediojn:)
Vere la infero (religia nomo) kiel geografia ejo ekzistas, sed ĝia krudmaterialo ne estas natura, kontraŭe Dio estus farinta ĝin. Fakte ĝi estis konstruita de la homara menso.
Nuntempe, tamen, ĝi, en ties diversaj formoj kaj regionoj, malkonstruiĝas pli kaj pli rapide, pro la fortaj enĵetadoj de sunaj ventoj, kiujn ĝi ricevas. Ekster tio, ekzistas ankaŭ la psika infero, la socia infero, la malama infero...
Via poemo saĝe kaj belvorte priskribas bone la aferon.
Postar um comentário