Spite
l’ uraganon,
Mi
aŭskultadas la ostojn
Ĉar
la spin’ knaras.
Vivu
kaj lasu vivi,
Panjo,
la filo diris.
Mi
poeme rondvojas
Kaj
la akson de mia mi’
Bonŝance
mi trovis.
La
mond’ estas merkat’,
Kiu
min naŭzas, tamen
Mi
trinkas la kolorojn
De
l’ malavara natur’;
Geamikojn
mi havas:
Jen plezur’ senpaga.
Maria
Nazaré de C. Laroca
Juiz
de For a, 1º/09/2013.
3 comentários:
Jes, Poeto! Foje la vivo uraganas. Inter niaj defendiloj, poezio estas efika shirmilo. Ghi chiam helpas nin vidi la vivoscenejon lau alia angulo.
Ĉu reveno al la saniga kaj tre bezonata arkadia vivo, per la flugiloj de la poezio?
Ankaŭ mi pensas same: repreni la simplan vivon, interage kun la naturo, por pluiri, por evolui, rememorante Jesuon: neniu eniros la ĉielan regnon sen la pureco de infano.
Kaj ja la poezio estas la ludilo plej efika por renaskigi tian purecon laŭ koro, eĉ kun la mensa matureco.
Gratulon, ĝentila atentigantino pri la urĝa simpla vivo!
Poezio kaj poetoj... cxu aliaj paroj plej perfektaj? Mi ne kredas.
Karino mia, nur meze en la maro de la Libero ni sukcesas trovi la veran ekvilibron por piediri sur la vojo al nia vera Mio.
Kisojn.
Postar um comentário