CONVERSANDO COM VERSO E ALGUMA PROSA
Textos em português e esperanto. Tekstoj en la portugala kaj en Esperanto.
Obrigada por sua visita! Dankon pro via vizito!
sexta-feira, 25 de janeiro de 2013
Dubo
Marŝante tra l’ ĝarden’,
Patrin’ ameme puŝas
Sian infanĉareton.
Kaj mia penso flugas
Nepre al estont’, fulme…
Ĉu fil’ al flegist’ pagos
Por panjon rulseĝpuŝi?
Maria Nazaré de C. Laroca
Juiz de Fora /25 /01/2013
quarta-feira, 23 de janeiro de 2013
Animŝoko
Baraktas l’ animo
Kiel ŝnurdancist’
En ĥaosa vakuo:
Rekte de Esperantuj’,
El l’ Aragvajo,
Mi falis en l’ urbegon
Ŝtonan: San-Paŭlo.
La koro triste plukas
Streĉitan
kordon
El ploro senbrua.
La lilioj ne plu vivas
En
ĝardenet’ strata
De la granda urbo...
Eĉ beleco bezonas
Morti por renaskiĝi
Pli perfekte bela.
Maria Nazaré de C. Laroca
San-Paŭlo,
23/01/2013
terça-feira, 22 de janeiro de 2013
Barra do Garças
En la kor’ de Brazil’,
Natur’ grandioza
Mirigas nin pompe.
Varmakvaj parkoj,
Arbar’, montar’ majestas
Kaj akvofaloj gloras.
Aragvajo river’,
La kotmantela reĝo,
Ritme fluadas lante
Kiel naturservanto.
Maria Nazaré de C. Laroca
Barra do Garças – MT
22/01/2013
quarta-feira, 16 de janeiro de 2013
Pripenso
Ridindas vanteco:
Ĝi bruas fiere
Kaj arestas revojn
Ideale purajn.
Altiras ĝi simplulojn,
Primokas naivulojn
Kiuj modeste agas...
Pluraj plu priploras
Gloron tiel malplenan,
Mortintan ĵusnaskitan.
Maria Nazaré de C. Laroca
Juiz de Fora – Rio de Janeiro
16/01/2013
segunda-feira, 14 de janeiro de 2013
Vortaro
Esperanta vortaro,
Sorĉa mar’ da lingveroj,
Liveras al homaro
Multnombrajn vorterojn.
Tra senlima paŝtejo,
Vortojn paŝtas poetoj
Kaj ilin zorge nutras
Por nin regali bele
Per poezia plezur'.
Maria Nazaré de C. Laroca
Juiz de Fora, 14/01/2013
domingo, 13 de janeiro de 2013
Donaco
Reĝo estas iu ajn
Riĉul’ aŭ mizerul’.
Sufiĉas mateniĝi
Por ricevi homoj
Tute novan trezoron
El gemoj altvaloraj:
La horojn de l’ tago,
Kiujn senpripense
Oni malŝparas.
Maria Nazaré de C. Laroca
Survoje al Juiz de Fora,13/01/2013
Suno
Kunvojaĝas sun’
Sub haŭto mia
Brunigita bele.
Sed ĝi ne sukcesis
Disrompi ankoraŭ
Ŝtonan koron fridan.
Dia labor’ fervoras…
Ĉar sun’ kisas ĉion:
Maron
aŭ
marĉon.
Kio aŭ kiu
Ne gravas... Do
Kial l’egoisma
Pens' jarcenta
Esti sun’ nur
Posedo mia?
Maria Nazaré de C.Laroca
Kabo Frio, 13/01/2013
Postagens mais recentes
Postagens mais antigas
Página inicial
Assinar:
Comentários (Atom)