Kunvojaĝas sun’
Sub haŭto mia
Brunigita bele.
Sed ĝi ne sukcesis
Disrompi ankoraŭ
Ŝtonan koron fridan.
Dia labor’ fervoras…
Ĉar sun’ kisas ĉion:
Maron aŭ marĉon.
Kio aŭ kiu
Ne gravas... Do
Kial l’egoisma
Pens' jarcenta
Esti sun’ nur
Posedo mia?
Kabo Frio,
13/01/2013
4 comentários:
Brila mergiĝo via, aŭ pli bone, sunbruniĝo via, por speguli la helecon de la ankoraŭa mara etoso ekburĝonanta el sub via haŭto!
Via ekbrila haŭto certe iĝas spegulo de la suno en tiu ĉi varma dimanĉo. [Espereble tio ne transformiĝos poste en ĝena haŭtrenoviĝo dum la kongresejo. Hihihihihi!]
Unu foje poeto, cxiam enamgxinta... Sxtona koro? Tio dependas de la kvalito de la sxtono.
Mi scias ke en via sxtato la tiel nomata sapuma-sxtono estas io tre ordinara kaj gxi perfekte modleblas en la manoj de l' artefaristo.
Cxu mi estas erara?
Kisojn.
Bela poemomedito. Poeto estas chiam infano, kiu emas nomi la objektojn en la mondo "sia" - ech la sunon.
Josenilton kaj Nazaré, bv. helpi min, char mi havas
DUBON
Nun iu dubo min batas
Kaj sub mia haŭto brulas.
Ĉu poeto spegulatas,
Aŭ suno poeton spegulas?
Postar um comentário