En la komenco estis la Vorto, kaj la Vorto estis kun Dio,
kaj la Vorto estis Dio.
(Johano, 1:1)
En la komenc’ estis la Poeto
Ludoviko Zamenhof, tre saĝa,
kiu pro am’ vivigis la revon
per lingv’ unuigi la homaron.
Esperanto, lingv’ internacia,
fariĝis bela magia ponto
inter foraj popoloj diversaj.
Kaj sur la ĉiel’ de Esperantuj’
belsonaj vortoj flugas inspire
gaje festante la Poezion.
Maria Nazaré Laroca
Juiz de Fora, 16/04/2013.
Brazilo