Textos em português e esperanto. Tekstoj en la portugala kaj en Esperanto.

Obrigada por sua visita! Dankon pro via vizito!

sexta-feira, 11 de abril de 2014

No Canadá _ En Kanado






No Canadá


Fulgura o instante

no pôr do sol de Calgary.

Ainda é sonho a primavera

no outono do poeta.


En Kanado


Brilegas la momento

ĉe l' Kalgari' sunsubiro.

Ankoraŭ revas printempo

en la aŭtuno de l' poeto.


Maria Nazaré Laroca

Juiz de Fora, 11/04/2014.




terça-feira, 8 de abril de 2014

Jornada _ Vojirado






Jornada


Não existe obstáculo

a impedir uma árvore

em busca do sol
.




Vojirado


Malhelpas nenio

la arbon, kiu vojiras

en serĉo de l’ sun’
.


Maria Nazaré Laroca

Juiz de Fora, 08/04/2014.











quinta-feira, 3 de abril de 2014

Silêncio _ Silento


                                  https://www.youtube.com/watch?v=q8JzPN4_SBk

Silêncio

No úmido aconchego  
do  silêncio das árvores,
hamadríades  solfejam
uma ária de Bach.

Um feixe de luz
desliza pela brisa,
seiva que seduz,
saciando-me a sede 
de encantamento.

Silento

Ĉe l' humida ŝirmejo 
de l’ silento de l’ arboj,
hamadriadoj solfeĝas
arion de Bach.

Do fasko da lumo
glitas  sur la brizo,
limfo alloga,
kiu mildigas
soifon mian
pri raviteco.

Maria Nazaré Laroca
Juiz de Fora, 03/04/2014.

terça-feira, 1 de abril de 2014

Tempo _ Terura vetero



Tempo


Está feio lá fora.

A ciranda dos ratos nos telhados

cobiça a carne branca da lua

violentada pelo século XX.

 
Mas o poeta tem ouvido para ouvir

o rufar dos estômagos vazios

boiando na noite.

A dor perfura as entranhas do silêncio

e se transforma em sangue e sal

que devora os álbuns de família.

 
Está feio lá fora,

e as horas incomodam como moscas.

O poeta sente náuseas

de todos os discursos digestivos do mundo.

Entretanto, só ele sabe

que existe uma aurora amordaçada

no fundo de cada noite.


1º Lugar- (Júri Popular) “Primeiro concurso nacional de poesias Vinícius de Moraes - para servidor público.”  - Rio de Janeiro - 1984.
 
 
Terura vetero


Terura vetero ekstere!

Ratoj rondodancas sur tegmento

kaj avide rigardas

la blankan lunan karnon

perfortitan de la dudeka jarcento.

 

Sed la poeto povas aŭskulti

la tamburadon de malplenaj stomakoj,

flosantaj en la nokto.

Doloro boras la koron de l’ silento, kaj

transformiĝas en sangon kaj en salon,

kiu voras la famili-albumojn.

 

Terura vetero ekstere!

Kaj la horoj nin ĝenas, kiel muŝoj.

La poeton naŭzas

digestigaj diskursoj de la mondo.

 

Sed la poeto bone scias,

ke ekzistas aŭroro kun buŝumo

kaŝita en la fundo de la nokto.
 
 
 Unua premio (donita de La Popola juĝantaro) "Unua nacia poezikonkurso Vinícius de Moraes
- por publika servisto.“ - Rio de Ĵanejro - 1984.
 

Maria Nazaré de Carvalho Laroca
Rio de Janeiro, 1984.





 

sábado, 29 de março de 2014

Preĝo de la kuracisto (Geraldo Mattos)





Preĝo de la kuracisto

 Geraldo MATTOS

Unue aperis en la nica literatura revuo n-ro 4/6 paĝoj 231-232

Ho Dio de la vivo kaj Dio de la morto,
rigardu la turmenton de mia profesi'
kaj turnu la orelon al la humila vorto
de homo suferanta ĉe homa agoni'!

Por fronti la batalon de lumo kaj de ombro
al ĉiuj lokoj mi iras, palaco kaj kaban',
sed kiel mi sukcesos, se ies tagonombro
finiĝos pro decido de via pova man'?

Sur korpo frostiĝanta de ia paciento
de vivo kaj de morto fariĝas la batal':
armilon en la mano, obstinaj en silento,
mi luktas por la vivo, vi luktas por fatal' ...

El scio kaj praktiko dum jaroj akiritaj
mi uzas kaj manovras la manon sur tranĉil':
mi tranĉas, mi kripligas per strekoj senhezitaj,
se nur mi povas porti la vivon al stabil'.

Se mia mano venkas la oston de la tombo
post harda kaj peniga milito por la viv',
mi vidas retiriĝi al sia katakombo
la morton funebrigan en spita ofensiv'.

Se tamen el la korpo la tuta vivo fuĝas
kaj lasas min klopodi sur la kadavro nur,
sovaĝa mortigisto rimorse mi min juĝas,
ĉar mian bisturion makulas sangospur'.

Mi petas heziteme la pagon por la servo:
la mono min turmentus, se homo mortis for;
se ree fluis sango kaj reviviĝis nervo,
pri mono ĝenus vorto en tia ĝoja hor'!

Dum mia tuta vivo, milfoje post recepto,
la samajn rekompencojn mi havas por la task':
al mia vango ĵetas la homoj sen escepto
rideton post sukceso, insulton post fiask' ...

Ho Dio de la vivo kaj Dio de la morto,
rigardu la turmenton de mia profesi'
kaj volu min provizi per saĝo kaj per forto,
ke beno por aliaj fariĝu mia sci'!

domingo, 23 de março de 2014

Amores _ Amsentoj



Amores

Meu amor
não tem saber
nem sabor
de filosofia.

Mas ele é capaz
de plasmar infrene
ideias que sentem
e cores que cantam
em ritmos fluidos
especialmente
em tons de outono.

Dialético, patético,
na  selvagem busca
da sua transcendência.

Amsentoj

Mia amo
malkleras:
ĝi neniam
frandis
filozofion.

Sed ĝi senbride
scias priskulpti
sentemajn ideojn
kaj kolorojn, kiuj kantas
per fluidaj ritmoj
kaj precipe aŭtuntone.

Dialektika am’, tragika,
sovaĝa, serĉanta
ĝian transcendon.

Maria Nazaré Laroca
Juiz de Fora, 23/03/2014.

segunda-feira, 17 de março de 2014

Singeleza _ Simpleco


                                                                    Non ducor, duco.  
                                                                                     
Dócil, na metrópole,
deixo-me conduzir
por São Paulo, cujo
lema trombeteia
com orgulho:

“Não sou
conduzido,
conduzo.”

Megacidade
de mil e uma
faces tantas,
que sequer espanta
o sossego dessa rua
onde moram árvores
e pessoas amáveis.

Então começo logo
uma amizade discreta
com o cãozinho Sol.

Pelos cor de mel,
doce olhar ingênuo
e uma lambida
de bom-dia,
antes de adormecer
assim de repente
sem pedir licença.

E ele sonha com uma sombra
num quintal, entre bananeiras,
de uma casinha  qualquer
nas montanhas mineiras.




Simpleco

Volonte ĉe l’ metropol’
esti gvidata mi permesas
de San-Paŭlo, kies
devizo kun fier’ ekkrias:  
"Mi ne kondukatas,
kondukas mi.”

Urbego de mil unu
multaj vizaĝoj,
ke nin eĉ ne mirigas
la kvieteco de ĉi strato,
kie vivas arboj
kaj afablaj homoj.

Do mi tuj ekamikiĝas,
per diskrete amikeco,
kun Suno, la hundeto.

Mielkolora hararo,
mildnaiva rigardo,
kaj leksaluto
antaŭ ol  ekdormi
tiel neatendite,
sen peti permeson.

Kaj li sonĝas pri ombr’ nun
En korto, inter bananujoj,
de ia domet’ ĉe montar’
de l' ŝtato Minas-Ĵerajs'.


Maria Nazaré Laroca

Juiz de Fora, 17/03/2014.