Luma estas milda kaj
feliĉa vortulino vivanta en la Regno de l’ senfinaj mil unu vortoj. Ŝi estas
ankaŭ muzika poezivorteto, leĝera kaj facilmova kiel feinoj loĝantaj en
proksima regno. Kiam Luma naskiĝis, la Patro komprenis, ke lia filino estas
speciala, ĉar ŝi elmontris brilegan aŭreolon.
Luma kreskis en tiu
regno farita el vortoj, versoj, poemoj kaj kanzonoj. Poetino ŝi estis kaj
gracie servis ĉiujn donacante per sia dolĉa voĉo ĝojon al tristaj kaj
forlasitaj vortoj. Ŝi ankaŭ laboradis kiel instruistino de muzikmalagordaj
vortetoj, plibonigante ilin por estonteco.
Foje, Luma foriris
frumatene por rikolti stelojn, plej zorge aranĝante ilin ene de la faldo de sia
tuniko. Ŝi revenis hejmen nur kiam mateniĝis, kaj tiam ŝi metis la noktrikolton
en grandan kristalan kruĉon nur por rigardadi la trembrilon de steloj. Kial ŝi agis
tiamaniere?
Ha! Vizitante geamikojn,
dumadiaŭe ŝi longe ĉirkaŭbrakis ilin kaj diskrete kaj ameme gluis sur ilian
bruston trembrilan stelon, kiu sanigis la malsanulojn, vigligis la solulojn,
lumigis tiujn, kiuj estis ene de mallumo; tiamaniere ŝi donacis sian kareson.
Al malproksimaj amikoj ŝi kutimis sendi pensostelojn. Jen do la kialo de ŝiaj
noktaj promenadoj por kapti stelojn...
Luma ankaŭ frekventis la
templon de Verbum, saĝa sacerdoto, kiu lernigis ŝin malkovri sian specialan
kapablon komuniki kun aliregnaj kaj alidimensiaj estuloj.
Tamen temis pri trudata kaj neobeebla regulo. Kiam Luma
ricevis la plej altan gradon kiel Majstrino samtempe pri Muziko kaj Poezio, Verbum gravmiene ordonis
al ŝi:
– Laŭtlegu la ĵuron sur
la sankta pergameno.
– “Mi neniam transpasos
la limon de Poezio kaj Magio.”
Kaj tiel okazis.
Tamen ekde tiu tago Luma
falis en maltrankvilon ĉar, krom sendependa kaj kuraĝa, ŝi estas vortulino
sufiĉe scivolema. Kio estas transponte? Ŝia menso dancadis laŭ la ritmo de l’
kreskantaj demandoj. Petola vento flustradis ĉe oreloj de la floroj,
disvastigante sekreton, kiu estas konata de ĉiu ajn krom Luma, kiu finfine ĝin
malkovris multe poste.
Transponte estis la limo
de la regno de homaj kreitoj! Kaj ekde nun Luma volis sperti homajn sentojn.
Laŭ ŝia penso loĝus iu simila al ŝi en tiu mistera kaj nebula ombra regno.
Sekve Luma-vorto obstine ekserĉis Luma-knabinon, sian referencan spegulon ene
de tiu iom primitiva mondo!
Sur
la alia flanko de la rivero de la vivo, Luma-knabino nomiĝas Maria el Lumo, aŭ
simple Lumeto, laŭ sia volo.
Ankaŭ Lumeto estis estis
milda poetino kaj kantistino; tamen, foje, ŝi fariĝis tre malĝoja kaj sola.
Aliflanke Luma konis kaj
spertis nur ĝojon; ŝi neniam ploris antaŭ ol transpasi la sekreton de la
malpermesata ponto....
Kiam Luma malfermis la
okulojn, ŝi vidis sin ene de impona biblioteko en nekonata metropolo. Lumeto
ĵus malfermis poezian libron, kaj subite vidis la ekleviĝantan Luman, kiu mane
tuj salutis ŝin:
– Saluton! Mi estas
Luma! Estas plezuro konatiĝi kun vi!
Tute surprizita, malgraŭ
sia kutima kunvivado kun vortoj, Lumeto miris tiun neatenditan aperaĵon:
– Saluton, mi nomiĝas
Maria el Lumo, Lumeto... Ĉu vi loĝas ene de tiu libro?
– Tute ne, knabino! Mi
veturis per libro nur celante alproksimiĝi al vi.
– Ha! Bonege! Do ŝajnas,
ke vi konas min, ĉu?!
Kiel mi ne konus? Mi
scias ĉion pri vi! Mi deziras vian amikecon...
– Jes, kompreneble! Ĉu
vi povus klarigi al mi kiel vi min konas?
De kie vi venas? Kiu vi
estas?
– Trankvile, Lumeto!
Demandon post demando!
Tiamaniere,
paciencplene, Luma klarigadis al la scivolema knabino. Unue ŝi raportis pri sia
vivo en la Regno de l’ senfinaj mil unu vortoj; pri la ĵuro farita al Verbum
kaj finfine pri la malobeo al tiu grava promeso.
Aliflanke, ankaŭ Lumeto rakontis
al Luma sian ĝisnunan iom tedan kaj malĝojan vivon. Ŝi priparolis siajn
beletrajn kaj muzikajn preferojn, revojn kaj aspirojn. Tiamaniere ambaŭ
ekkonsciis sian similecon: Luma kaj Lumeto, preskaŭ tute samaj. Ververe ili
estis la du flankoj de la sama poezia monero.
Ekde tiam Lumeto kaj
Luma ofte renkontiĝis en la granda biblioteko; ili interparolis pri ĉio,
interŝanĝis poeziaĵojn kaj ekkonadis sin reciproke.
Lumeto brilegis pro la
ĝojo de Luma; aliflanke Luma kreskis en saĝeco spertante la la malĝojon de
Lumeto: nostalgion, kiu foje venis milde kiam vesperiĝis.
Kaj la tempo pasadis.
Fakte Luma ekloĝis en la biblioteko, kaj ekmalkovris la ombran flankon de tiu
mondo. Vespere ŝi ekvidis centojn da fivortoj, kiuj foriris por sperti la
noktan vivon de la fascina kaj danĝera urbego. Ŝi sentis sin sola kaj malĝoja.
Lumeto ne povis akompani ŝin la tutan tempon, ĉar ŝi estas homa, ŝi devis
studi, kanti en ĥoro, fari la hejmajn taskojn; cetere ĉio estis severe gardata
de la patrino.
Estis nokte kiam Luma
ploris pro hejmsopiro. Tiu forta unuafoje spertita malĝojo ĉirkaŭvolvis ŝin per
peza kaj sufoka nubo. Luma ekperdis la entuziasmon pri poezio, kaj samtempe
ĉesis revi. Kaj ŝi ekfariĝis pli kaj pli senbrila kaj senkolora: ŝi malsaniĝis pro
malĝojo, ostaĝoj de galopa soleco.
Aliflanke, en la Regno
de l’ senfinaj mil unu vortoj Patro kaj Verbum estis maltrankvilaj pro la
malapero de Luma kaj, celante havigi helpon, ili decidis vojaĝi al alia
proksima regno, kie ĉiuj vortoj estas feliĉaj.
En
tiu regno la ĉielo estas smeraldverda, kaj verdaj steloj kantadas himnon omaĝe
al universala frateco. Patro kaj Verbum estis karese akceptitaj de Esperanto,
la spirita mentoro de tiu paca regno. Ili delonge scipovis paroli la lingvon uzatan de tiu
popolo, pro tio estis facile konatiĝi kun tiuj frataj vortoj.
Post kunveno kun Majstro
Esperanto, Patro kaj Verbum esperplene reiris hejmen. Esperanto promesis
liberigi Luman kaj Lumeton konigante al ili la tutan belecon kaj celon de la
internacia lingvo kreita de Zamenhof.
Kaj tiel okazis.
Sekvatage Lumeto jam havis enmane la Fundamenton de Esperanto kaj feliĉe
montris sian trezoron al la amikino Luma. Tiam ĉi tiu tuj memoris
la belan priparolatan Esperantion, kie ĉiuj vortoj estas feliĉaj pro la facila
interkomunikiĝo kun aliaj landoj
proksimaj aŭ malproksimaj ...
Tiel la ĝojo revenis al
la koroj de Luma kaj Lumeto.
Uzante Esperanton ili
lernos kaj kunprofitos multe da belaĵoj.
Tiam en alia nemulte
malproksima regno, kie floroj, birdoj kaj sorĉistinoj kunvivadas harmonie,
Floreto, kiu estas verkistino, longe suspiras malfermante la libron, kie estas
la rakonto, kiun ŝi ĵus finverkis.
Nu, kiel ŝi emas
konatiĝi, intime, kun tiuj du fratanimoj...
Kiel ŝi deziras lerni la
verdan lingvon de frateco! Kaj kiel ili triope ŝatos kreadi ludante kune, ie
ajn!
Maria Nazaré Laroca
Juiz de Fora, 01/05/2017.
(El Beletra Almanako N-ro 12 (Oktobro 2011)