Textos em português e esperanto. Tekstoj en la portugala kaj en Esperanto.

Obrigada por sua visita! Dankon pro via vizito!

terça-feira, 12 de março de 2019

Na praia, em Natal _ Sur la plaĝo en Natalo

                                 Praia de Ponta Negra, Natal - RN   Brasil



Na praia, em Natal


Qual criança em um templo,
em êxtase eu  contemplo
o argênteo galopar
das ondas desse mar
de esmeraldina poesia.


Hausto divino em ação,
o encanto desse poema
então arrebata-me a alma
para um tempo de amor,
e em silêncio me percebo
um  verso ainda  a vir a ser
luz no livro do Criador. 

Sur la plaĝo en Natalo

Kiel infano en templo,
en ekstazo mi kontemplas
la galopon arĝentan
de l’ ondoj de tiu maro
el smeralda poezio.

Dia elspiro en ago,
la ĉarm’ de tiu poemo
do l’ animon transportas
en tempon de amo;
kaj mi perceptas min,
kiel verson fariĝontan
lumo en la verko dia.

Maria Nazaré Laroca
Natal, 09/03/2019.

sábado, 16 de fevereiro de 2019

DELIRO




Kia mond' estas nia,

en fajrej' de frenezo

brulanta for de Dio!


Tial muzoj forestas,

kaj poetojn forlasas

en animo soleca...


Eĉ naturo ribelas

kontraŭ malsaĝo homa

konfuzante sezonojn!



Maria Nazaré Laroca

Juiz de Fora, 16/02/2019.
Minas Gerais  - Brazilo

domingo, 27 de janeiro de 2019

Tragédia anunciada _ Avertita tragedio

Tragédia anunciada

Quanta gana
infame
de grana!

Até quando
essa lama
na alma?



Avertita tragedio

Kiom da fia
monavido!
Ĝis kiam
ĉi tiu koto
en l’ animo?

Maria Nazaré Laroca
Juiz de Fora, 27/01/2019.

quarta-feira, 9 de janeiro de 2019

Turista _ Turisto


Turista

Fim de ano em Nova York:
chuva de luzes que atordoa...
Pelas ruas de Manhattan,
sinto-me um figurante
de um filme de Woody Allen.

Cidade cinematográfica
se veste com elegância;
enquanto, no Central Park,
todas as árvores se despem
para receber o inverno.

Mas nos persegue um aviso,
em toda parte, em vermelho:
o onipresente EXIT...
Voltar para casa é preciso.


Turisto

Novjarfestoj en Novjorko:
pluv’ da lumoj, kiu nin ravas...
Sur la stratoj de Manhattan,
mi marŝas, kiel rolulo
de filmo de Woody Allen.

L’ impona urbo filmeca
elegante sin vestas;
dume en la Centra Parko,
ĉiuj arboj senvestiĝas
por bonvenigi  la vintron.

Tamen averto nin sekvas,
ĉie, per ruĝa afiŝo:
jen ĉioestanta  EXIT ...
Necesas hejmenreveni.


Maria Nazaré Laroca
Nova York, 01/01/2019.

quinta-feira, 27 de dezembro de 2018

Al Baldur Ragnarsson


                                                                         

Poezio funebras,

versoj ploras: forpasis -

Ho ve! - Baldur Ragnarsson,

la Poeto plej elstara

el nia verda mondo.


Tamen Parnas' gaje festas!

Poetoj mortos neniam:

ili restas ensorĉitaj,

kiel porĉiamaj steloj

en la memoro de l'tempo.


Maria Nazaré Laroca
Juiz de Fora, 27/12/2018.
Brazilo

segunda-feira, 17 de dezembro de 2018

Meus eus _ Miaj memoj



Meus eus

Meu corpo é um animalzinho de estimação. Vivemos em estreita cumplicidade. Cuido dele com carinho. Alimento-o; visto-o; ponho-o para dormir; levo-o para passear... Luto por sua cura, quando adoece. Amigos, apesar das querelas e conflitos.
Posso vê-lo no espelho, mas ele não pode me ver. Entre nós há um descompasso, pois ele passa; eu ultrapasso-o. E um dia termina seu prazo de validade na Terra. Então vestirei outro mais leve e voarei para o infinito. 


Miaj memoj


Mia korpo estas malgranda dorlotbesto; kaj ni vivas en strikta harmonio. Karese mi ĝin prizorgas. Mi ĝin nutras; vestas; endormigas; promenigas... Kiam ĝi malbone fartas, mi luktas por ĝia resanigo. Amikoj ni estas, malgraŭ la kvereloj kaj konfliktoj.
Mi ĝin povas rigardi en la spegulo, sed min ĝi ne povas vidi.
Do estas neakordo inter ni; ĉar ĝi (for)pasos; sed mi ĝin transpasos. Iam finiĝos ĝia vivlimtempo sur la Tero; tiam mi surhavos pli malpezan veston, kaj ekflugos survoje al l’ infinito.


Maria Nazaré Laroca
Juiz de Fora, 17/12/2018.

sábado, 8 de dezembro de 2018

L' arbo de Kaŝambuo



En la Parko de l' Akvoj

de la urbo Kaŝambuo

jen arbego impona 

mian koron alparolas...


Kaj  venis Esperanto

tuj al mi en la kapon:

ĉies   arbo fluganta,

kiu ĉiame floras, 

kaj nutras nian koron!


Juiz de Fora, 08/12/2018. 
 Maria Nazaré Laroca