Textos em português e esperanto. Tekstoj en la portugala kaj en Esperanto.

Obrigada por sua visita! Dankon pro via vizito!

terça-feira, 22 de janeiro de 2013

Barra do Garças



En la kor’ de Brazil’,

Natur’ grandioza

Mirigas nin pompe.

 

Varmakvaj parkoj,

Arbar’, montar’ majestas

Kaj akvofaloj gloras.

 

Aragvajo river’,

La kotmantela reĝo,

Ritme fluadas lante

Kiel naturservanto.

 

Maria Nazaré de C. Laroca

Barra do Garças – MT  22/01/2013

 

 

 

quarta-feira, 16 de janeiro de 2013

Pripenso


Ridindas vanteco:
Ĝi bruas fiere
Kaj arestas revojn
Ideale purajn.


Altiras ĝi simplulojn,
Primokas naivulojn
Kiuj modeste agas...


Pluraj plu priploras
Gloron tiel malplenan,
Mortintan ĵusnaskitan.


Maria Nazaré de C. Laroca

Juiz de Fora – Rio de Janeiro 

 16/01/2013

segunda-feira, 14 de janeiro de 2013

Vortaro



Esperanta vortaro,
Sorĉa mar’ da lingveroj,
Liveras al homaro
Multnombrajn vorterojn.

Tra senlima paŝtejo,
Vortojn paŝtas poetoj
Kaj ilin zorge nutras
Por nin regali bele
Per poezia plezur'.




Maria Nazaré de C. Laroca

Juiz de Fora, 14/01/2013

domingo, 13 de janeiro de 2013

Donaco


Reĝo estas iu ajn
Riĉul’ aŭ mizerul’.
Sufiĉas mateniĝi
Por ricevi homoj
Tute novan trezoron
El gemoj altvaloraj:
La horojn de l’ tago,
Kiujn senpripense
Oni malŝparas.
 
Maria Nazaré de C. Laroca
Survoje al Juiz de Fora,13/01/2013

Suno


Kunvojaĝas sun’

Sub haŭto mia

Brunigita bele.

 

Sed ĝi ne sukcesis

Disrompi ankoraŭ

Ŝtonan koron fridan.

 

Dia labor’ fervoras…

Ĉar sun’ kisas ĉion:

Maron  marĉon.

Kio aŭ kiu

Ne gravas... Do

 

Kial l’egoisma

Pens' jarcenta

Esti sun’ nur

Posedo mia?
 

 Maria Nazaré de C.Laroca
 Kabo Frio, 13/01/2013

 

 

 

sábado, 12 de janeiro de 2013

Ĝis baldaŭ!


Eĉ sub pluveto frida

La plaĝo renaskiĝas

Iom post iom.

 

Distaj montoj, ŝipoj

Dormas horizonte...

Subite sunokul’

Malfermas kurtenon

Nur por ekrigardo.

 

Mevoj akrobatas,

Fiŝkaptante gracie

Dum el likva trezor’

La poet’ vortkaptas...

 

Liberon kaj esperon

Li tre zorge ekprenas

Kaj ĝisrevidas kore.

 

Maria Nazaré de C. Laroca

Kabo Frio, 12/01/2013

 

 

 

sexta-feira, 11 de janeiro de 2013

Pluvo


Finiĝas marferioj.

Nevideblaj

Dankaj vortoj

Ŝprucas.

 

Mi adiaŭas do ...

Mantel’ el pluv’

Volvas la urbon.

 

Gutojn

El plezur’

Mi plukas

Por plekti

Kolĉenon

Kaj ornami

La sinon

De l’ mar’.