Eĉ sub pluveto frida
La plaĝo renaskiĝas
Iom post iom.
Distaj montoj, ŝipoj
Dormas horizonte...
Subite sunokul’
Malfermas kurtenon
Nur por ekrigardo.
Mevoj akrobatas,
Fiŝkaptante gracie
Dum el likva trezor’
La poet’ vortkaptas...
Liberon kaj esperon
Li tre zorge
ekprenas
Kaj ĝisrevidas kore.
Maria Nazaré de C.
Laroca
Kabo Frio,
12/01/2013
3 comentários:
Aminda ghisrevido!
Per tiuj kortuŝaj vortfiŝoj kaptitaj per la stango de via inspiro, la adiaŭito (la maro) onde plonĝos en salajn larmojn. Hihihihihi!
Viaj versoj re kaj reen simile al la naraj ondoj mem.
Postar um comentário