Textos em português e esperanto. Tekstoj en la portugala kaj en Esperanto.

Obrigada por sua visita! Dankon pro via vizito!

quinta-feira, 20 de novembro de 2014

Sem limites _ Senlime



Sem limites

Infinita é a liberdade

do meu pensar, pois sou eu

um pensamento de Deus.
 

Vivo na casa mental

de mil janelas que sonham...

e o mar fica no quintal

a desenhar horizontes.
 

Senlime

Senfina estas libero

de mia penso: mi estas

kreita pensad’ de Dio.

 
Mi loĝas en mensa domo

el mil fenestroj revantaj...

kaj maro ĉeestas korte

desegnante horizontojn.

 
Maria Nazaré Laroca
Cabo Frio, 20/11/2014.

 

Dia 20 de novembro _ La 20-an de Novembro





Dia 20 de novembro


Consciência não tem cor,


mas foi preciso criar

o Dia da Consciência Negra,

para se descobri-la  vermelha

como o sangue

que corre nas veias

dos homens de todas as cores.
 

 La 20-an de Novembro
 
Konscio ne enhavas koloron

sed krei oni bezonis

la Tagon de l’ Nigra Konscio

por ke oni eltrovu ghin ruĝan

kiel la sango, kiu fluas

en la vejnoj de l’ homoj

de ĉiaj  ajn koloroj.

 
Maria Nazaré Laroca
Cabo Frio, 20/11/2014.

 

terça-feira, 18 de novembro de 2014

Novembro em Cabo Frio _ Novembre en Kabo Frio




Novembro em Cabo Frio 

A vastidão do mar

descansa inteira nos meus olhos

que percorrem devagar

a praia nua ao sol que se despede:

o mar está de férias.

 

Novembre en Kabo Frio


La vasteco de l’ maro

tute  ripozas en miaj okuloj,

kiuj  malrapide trarigardas

la nudan plaĝon sub la sun',

kiu adiaŭas: la marbord' ferias. 
 

Maria Nazaré Laroca
Cabo Frio, 18/11/2014.

sábado, 15 de novembro de 2014

Porcelana _ Porcelano



Porcelana

Movimento-me na cozinha,
meu espaço transitório:
meu provisório jardim.

Telúrica, gosto de ver
a água libertar-se
da torneira da pia:
doce geometria.

Minha mão de espuma
sonha carícias
de porcelana
na xícara:

Ícaro de uma asa
lírica, nesta tarde
que insiste em fazer amor
com o canto dos sabiás.


 Porcelano

  Mi moviĝas en la kuirejo,
  mia nedaŭra spaco:
   provizora ĝarden’.
  
Terece, vidi mi ŝatas
l’akvon, kiu eskapas
el la krano de l’lavujo:
en dolĉa geometrio.

Miaj manoj el ŝaŭm’
revas porcelanajn
karesojn sur taso:
  
Unuflugila Ikar’,
en ĉi posttagmezo,
kiu amore insistas ĝui
la kanton de l’ turdoj.


Maria Nazaré Laroca
Juiz de Fora, 15/11/2014.
                      

quarta-feira, 12 de novembro de 2014

Lotusfloro



Serĉante lumon, 
floras lotusfloro
sur akvo ŝlimeja.  

Kvazaŭ perloj,
brilaj akvaj gutoj
forglitas de l’ folioj,  
kiuj ĉiam puras.

Mia anim’ sopiras
al la nobleco humila
de l’ lotusaj floroj,
kiuj marĉon lumigas
per servad' al Dio.


Maria Nazaré Laroca
Juiz de Fora, 12/11/2014.

terça-feira, 11 de novembro de 2014

Átomo _ Atomo


La máxima velocidad de la Madonna de Rafael, 1954. © Salvador Dalí. Fundació Gala - Salvador Dalí, VEGAP, Madrid, 2013




Átomo

Quando penso rocha, vejo

a dor que adorna

meu tornozelo

desde sempre.



Quando penso frágua,

sinto o corpo em fractais

de nuvem; sou grão de luz:

não morro nunca.





Atomo

Kiam mi pripensas rokon,

mi vidas doloron,  

kiu ekde ĉiam

la maleolon ornamas.



Kiam mi pripensas fajron,

la korpon mi sentas

kiel fraktojn el nubo;

lumgrajn’ mi estas:

kaj mortos neniam. 



Maria Nazaré Laroca

Juiz de Fora, 11/11/2014.


quarta-feira, 5 de novembro de 2014

Rio São Francisco _ Rivero San-Francisko



Rio São Francisco


O velho Chico agoniza na estiagem feroz. Gigante irreconhecível, sem força, sem vida, o Rio São Francisco se arrasta, na marcha heroica, rumo ao oceano que o devora.

No leito deserto, pedras sangram na terra seca. A caatinga submersa reaparece qual fantasma onde havia barcos e, agora, só carros e carroças.

Onde a alegria opulenta das águas e a festa dos pescadores? Até os espíritos que dormiam no fundo do rio morreram de tristeza.

Irmão de Assis, também Francisco, vem salvar o velho Chico! Ajuda-o com muita chuva a recobrar sua grandeza!



Rivero San-Francisko

La olda *Ŝiko agonias pro forta sekeco. Nerekonebla malvigla giganto senviva.  La Rivero San-Francisko rampas per heroa marŝado direkte al la oceano, kiu ĝin voras.

Sur la dezerta lito, ŝtonoj sangadas sur la seka tero. La subakvigita veprejo reaperas, kiel fantomo tie, kie estis boatoj kaj nun, nur aŭtoj kaj ĉaroj.   

Kie estas la riĉega ĝojo de l’akvoj kaj la festo de l’ fiŝkaptistoj? Eĉ la spiritoj, kiu dormadis ĉe la fundo de la rivero, mortis pro malĝojo.

Frato el Asizo, ankaŭ Francisko, savu la oldan Ŝikon! Helpu ĝin, per multe da pluvo, reakiri sian grandecon!


*Ŝiko estas brazila karesnomo = Franĉjo. 

Maria Nazaré Laroca
Juiz de Fora, 05/11/2014.