Textos em português e esperanto. Tekstoj en la portugala kaj en Esperanto.

Obrigada por sua visita! Dankon pro via vizito!

quinta-feira, 27 de dezembro de 2018

Al Baldur Ragnarsson


                                                                         

Poezio funebras,

versoj ploras: forpasis -

Ho ve! - Baldur Ragnarsson,

la Poeto plej elstara

el nia verda mondo.


Tamen Parnas' gaje festas!

Poetoj mortos neniam:

ili restas ensorĉitaj,

kiel porĉiamaj steloj

en la memoro de l'tempo.


Maria Nazaré Laroca
Juiz de Fora, 27/12/2018.
Brazilo

segunda-feira, 17 de dezembro de 2018

Meus eus _ Miaj memoj



Meus eus

Meu corpo é um animalzinho de estimação. Vivemos em estreita cumplicidade. Cuido dele com carinho. Alimento-o; visto-o; ponho-o para dormir; levo-o para passear... Luto por sua cura, quando adoece. Amigos, apesar das querelas e conflitos.
Posso vê-lo no espelho, mas ele não pode me ver. Entre nós há um descompasso, pois ele passa; eu ultrapasso-o. E um dia termina seu prazo de validade na Terra. Então vestirei outro mais leve e voarei para o infinito. 


Miaj memoj


Mia korpo estas malgranda dorlotbesto; kaj ni vivas en strikta harmonio. Karese mi ĝin prizorgas. Mi ĝin nutras; vestas; endormigas; promenigas... Kiam ĝi malbone fartas, mi luktas por ĝia resanigo. Amikoj ni estas, malgraŭ la kvereloj kaj konfliktoj.
Mi ĝin povas rigardi en la spegulo, sed min ĝi ne povas vidi.
Do estas neakordo inter ni; ĉar ĝi (for)pasos; sed mi ĝin transpasos. Iam finiĝos ĝia vivlimtempo sur la Tero; tiam mi surhavos pli malpezan veston, kaj ekflugos survoje al l’ infinito.


Maria Nazaré Laroca
Juiz de Fora, 17/12/2018.

sábado, 8 de dezembro de 2018

L' arbo de Kaŝambuo



En la Parko de l' Akvoj

de la urbo Kaŝambuo

jen arbego impona 

mian koron alparolas...


Kaj  venis Esperanto

tuj al mi en la kapon:

ĉies   arbo fluganta,

kiu ĉiame floras, 

kaj nutras nian koron!


Juiz de Fora, 08/12/2018. 
 Maria Nazaré Laroca

sexta-feira, 2 de novembro de 2018

Limites _ Limoj



Limites


Chega um tempo
em que a primavera
se veste de outono,
e prefere silêncios
tecidos de lembranças
de verões à beira-mar.


O poeta então se acalma,
o coração se aquieta:
ainda restam arestas
na brisa que sonha
nos jardins da alma.


Limoj


Jen tempo venas,
en kiu printempo
sin vestas kiel  aŭtuno,
kaj preferas silentojn
plektitajn el memoroj
pri someroj apud la maro.

Tiam  sereniĝas poeto,
la koro kvietiĝas:
ankoraŭ eĝoj restas
en la revanta brizo
ĉe l’ animĝardenoj.

Maria Nazaré Laroca
Juiz de Fora, 02/11/2018.

quarta-feira, 17 de outubro de 2018

Sentimentos _ Sentoj


 "Kien iras niaj silentoj, kiam ni ne diras tion, kion ni sentas”?

Sentimentos


Em solidão, agoniza
o silêncio amordaçado,
enquanto  o mundo naufraga
em estridente algaravia.

Só Deus nos fala em silêncio
audível para todos nós;
no entanto ninguém consegue
escutar  a Sua Voz.


Sentoj

En soleco agonias
la silento buŝoŝtopita,
dum dronadas la mondo
en strida galimatio.

Nur Dio en silento
aŭdebla nin alparolas;
tamen neniu sukcesas
aŭskulti  la Dian Voĉon.


Maria Nazaré Laroca
Juiz de Fora, 17/10/2018.

MG  - Brazilo

terça-feira, 9 de outubro de 2018

Rapsodio



Rapsodio                                      

Kvinjara knabino        
feliĉon balancas    
sur ŝnuro ligita
al du arbaj branĉoj.

Sed ŝi ne suspektas
pri nepra ŝnurego:
kvindekjara ino,  
pont’ super abismo.

La knabino feliĉas      
pro la momento pura;
tamen ŝi malkonfidas
al l’ abismo el plumoj.

Kaj ŝi teksas kaj malteksas      
la silkon de l’ temprivero,  
kiu eterne revenas...

La virino kvindekjara
la vivspegulon transiras,
kaj kun kaos’ dialogas.

Sed ŝi nur sukcesas trinki 
de l’ tago l’ okulon bluan, 
sub  la printempa suno... 

Maria Nazaré Laroca
Juiz de Fora, 09/10/2018 
         MG Brazilo

quinta-feira, 20 de setembro de 2018

Fiat lux! _ Estu lumo!



“Assim resplandeça a vossa luz.”(Mateus 5:16)  


Fiat lux!  

Herdeiros da Luz,
eis-nos, porém, felizes  
a dançar no escuro
da nossa imaturidade.

Somos gulosos da sombra
vaidosa dos aplausos,
a alimentar a fama
que nos engana e passa.

Carece iluminar-se
a alma entorpecida,
enquanto é tempo, pois
só a luz é incorruptível!

"Tiel same via lumo lumu.” (Mateo: 5:16)

Estu lumo!

Heredantoj de l’ Lumo,
jen ni  feliĉaj, tamen,
dancantaj en la mallumo
de nia malsaĝeco.

Ni avidas je l’ ombro
vanta de l’ aplaŭdoj
nutranta la  famon,
kiu nin trompas,
kaj forpasas.

Lumiĝi bezonas
la senmova animo,
dum estas tempo:
ĉar nur la lumo
ne korupteblas!

Maria Nazaré Laroca
Juiz de Fora, 20/09/2018.