Arboj staras ĉie
Kaj neniam foriras.
Silente kaj bele
Ili al mond’ utilas.
Meze de l’ bru’ infera
Sur avenuoj surdaj
Jen paciencon ili
Ja instruas humile.
Arboj floras, ornamas
Ankaŭ fruktas kaj nutras.
Ili ombras plezure
Kaj homojn tre regalas.
Engrunde fortas radikoj,
Enkape gastiĝas birdoj.
Ĉielen levitaj brakoj
Al Dio preĝas por paco.
Maria Nazaré de C. Laroca
Juiz de Fora, 13/02/2013
3 comentários:
Kia bela omaĝo al la naturo!
Bele, simple kaj sincere. Do, autentike poezia
Tre milda poemo!
Postar um comentário