Delírio
Nova Iorque
Nos arrasta
No cenário
De um filme
Que alucina.
A lua cheia
É vermelha
Na Times Square:
A Big Apple
Decreta
Um suposto
Amor
imposto:
Ama-me ou
Te devoro!
Navega só ela:
Silêncio redondo.
Deliro
Novjorko
Nin
fortrenas
Tra l’
scenejo
De filmo
Freneziga.
La plenlun’
De Times Square
Plej ruĝas.
Amon
Devigan
La Granda Pom’
Postulas:
Amu min aŭ
Mi vin
formanĝos!
En mia
lando,
Plenluno
pompas
Kaj tutsole ŝvebas:
Jen silento
ronda.
Nova Iorque, 25 /06/2013.
Maria Nazaré de C. Laroca
7 comentários:
Melankolia kaj stresiga, rava kaj reva trarigardo sur la bela k kara Novjorko. Vi bone fotografis per vortoj momentojn allogajn kaj ektimigajn. Gratulon!
Que lindo!!! Bela visão de NY!!!! Beijo!!!
Mirinda poeziaĵo! Impone simpla bele, kaj feliĉe nostalgia...
Teĉjan Brakumojn;
kun Braziloza sopirpleno,
el Gaŭĉa “Gaja Haveno“ Parnaza...
Kara Nazaré Laroca,
mi mistrafis la pluralon, kiam mi diris "Teĉjan Brakumojn" anstataŭ ol mi dirus jen "Teĉjajn Brakumojn".
Pro tio, mi plitrafige sintenas; favore la due montritan eblon, per tio ĉi mesaĝeta...
Amike Via,
Teĉjo..
Cezar
Deliro
pri GRANDA POMO
Siro, ho, Siro,
ĉu mi estas
en deliro?
La GRANDA POMO
volas vori nin
sen spirtiro.
27.06.2013
PS: verkita por la poemo "Deliro" de Nazaré Laroca.
PSS: Frankenstein el la romano de Wollstonecraft: "Se mi ne kapablas veki amon, tiukaze do timu min!"
Belega esprimo de fremdulo en alia lando: fine, ni chiuj estas "homoj kun homoj".
Mi ankoraü ne vizitis NovJorkon sed mi konstatas ke gxi kvankam freneza urbo sukcesas inspiri poetojn do kiam eble tien ni devos iri.
Kisojn, amikino. Zorgu ke via balailo ne sin perdu de vi... rsrsrs
Postar um comentário