Panteão
À Poeta Creusa Cavalcanti França
(In memoriam)
Quando o Poeta atravessa
A fronteira indesejada,
Gentil, a Poesia o
recebe
No Parnaso em festa.
Na bagagem traz consigo
Apenas versos não
escritos,
Pois já lhe brilham os poemas
No pórtico nobre do
empíreo
Qual gracioso diadema.
Eis o enigma desvendado:
Poetas nunca morrem;
Ficam assim encantados
Como estrelas para
sempre
Na memória do tempo.
Panteono
Kiam Poet’ transiras
La nedeziratan limon,
Ĝentila, Poezi’ lin akceptas
Ĉe la Parnaso festa.
Li alportas en la valiz’
Nur neskribitajn versojn
Ĉar jam brilas la poemoj
En la nobla empire’-portik’
Kiel gracia diademo.
Jen la enigmo malkaŝita:
Poetoj mortos neniam;
Ensorĉitaj ili restas
Kiel porĉiamaj steloj
En la memoro de l’ tempo.
Maria Nazaré de C. Laroca
Juiz de Fora, 06/06/2013.
6 comentários:
Belaj versoj omaĝantaj la poetojn.
Vere, per la lensoj de la poezio,
ili la unuaj pervidas
la estontan realon postmortan,
sed ne perfidas
la estantan realon postvivan!
Gratulon, estontec-vidantino!
Belega, nobla omagho! La forpasinta omaghita poeto certe emociighas. Kaj richighas la Parnaso mem...
Omaĝo al iu ajn poeto certe reprezentas omaĝon al tiu, al si mem kaj al la poezio mem: ĉefe tiu lasta, ĝentile, povos zorgi pri la nemateria valizo de neskribitaj versoj... Gratulon.
Interese, sed nur bonegaj poetoj estas neforgeseblaj, por mi:
Heine, Ringelnatz, Kaloĉaj, Goeto kaj aliaj...
Dankon, Poeto Hans-Georg Kaiser!
Vi pravas! Min nutris/as/os poezio de Lorca, Rilke, Rimbaud, Frost, Emily Dickinson, Fernando Pessoa, Cecília Meireles,Carlos Drummond de Drummond, Kálmán Kalocsay kaj aliaj... :)
Postar um comentário