Tribo
A tribo urbana
Descobriu o aplicativo
Da felicidade
automática.
Com fones de ouvido
E o mesmo uniforme,
Todo dia todos correm
Em volta do parque.
E ninguém percebe
Que o outono se despede:
Ninguém vê a praça.
Tribo
La urba tribo
Eltrovis programeton
Por l’ aŭtomata feliĉo.
Kaj la saman uniformon,
Ĉiuj kuras ĉiutage
Ĉirkaŭ la parko.
Kaj neniu ajn perceptas,
Ke l’ aŭtuno adiaŭas:
Eĉ la placon ili ne vidas.
Maria Nazaré de C. Laroca
Juiz de Fora, 13/06/2013.
6 comentários:
Jen la moderna maniero rigardi la propran umbilikon.
Kaj pro tio mem Dio sendas al la Tero poetojn, filozofojn, artistojn por ke ili devojigu la rigardon de la miopa popolo al la beleco, al la naturo, al la proksimulo... cxu ne?
Tre belvortaj versoj por admoni kontraŭ la pli kaj pli aŭtomatigo de la teknosklavemaj urbanoj! Bone, ke ankoraŭ estas la vortartistoj, kia Saramago (per ties Eseo pri la Blindeco), kaj vi, kiel poetino atentema al tio, ke la popolo emas esti nuda, nuda je simpleco, ravo kaj revo, pro la malatentemo al la detaloj de la naturo, trudite de la troa sento-raba teknologio. Bonega atentigo! Gratulon!
Dankon.
Poezie malaŭtomatigi la rigardon de homoj forgesantaj simplaĵojn de la vivo. Poezio tia estu plie ĉe homoj.
Cezar
Avertŝildo
en brazila parko
Kara urbano, prefere
serene promenu
kaj ne tiom hastu,
por ke vi ne pretervidu
la belecon de la parko!
La parko estas mirakla
ĝuindaĵo kaj ne spurejo
por galopuloj!
Parkgardisto
Maria Nazaré de C. Laroca
Onidire plej malfacile estas atenti pri tio, kio staras antau niaj okuloj.
Bele!
Postar um comentário