Al Pradip Dutta
De antaŭ longe (jen konfes' kruda),
mia korpo kristalas fragile
por rompi la ferŝtonan animon.
Paralele sur planko mi kuŝas
al
la magneta kampo de l’ Tero:
kap’
al nordo; piedoj al sud’
por transcendan muzikon aŭskulti.
La melodi’ eniras la korpon;
la energio ritme ondumas
kaj senpense la menso plenŝvebas...
Plenigita de sonoj mi estas:
steleto dancanta en soleco.
Maria Nazaré Laroca
Juiz de Fora, 17/06/2014.
4 comentários:
Bela meditajho. Profunda paco estas shvebi sen pensoj.
Cxu vi sentis la kialon de mia kapablo danci kaj verki muzikojn? Flanke devenas de mia granda soleco aliflanke de la akuteco de mia animo.
Gratulegon.
Dankon, Nazaré. Via versoj estas trafaj. Ja igis min plaĉe rilaksadi... Fakte eĉ ne necesis aludi incenson, tion mi preskaŭ sentis dum la lego!
[[ Eble la komenco devus legiĝi: De antaŭ longe (?) ]]
"steleto dancanta en soleco." Perfeckte priskirbita!
Postar um comentário