Textos em português e esperanto. Tekstoj en la portugala kaj en Esperanto.

Obrigada por sua visita! Dankon pro via vizito!

terça-feira, 22 de julho de 2014

Leveza _ Malpeziĝo



Leveza

Reinvento palavras:
lexicalizo-me  árvore
que se move e esbarra
em nuvens distraídas.

E meus pés são raízes
plantadas no mar
que ainda não vejo.

Desinvento medos
e descubro agora
que eu sou enorme,
bem maior que eu!

E cada coisa é uma coisa
com  seu tamanho e sorte:
de mim nada depende, pois.

Malpeziĝo

Mi reinventas vortojn:
leksikoniĝas mi en arbon
moviĝantan, kiu ektuŝas
distriĝemajn nubojn.  

Kaj la piedoj estas radikoj
plantitaj en la maro,
kiun ankoraŭ mi ne vidas.

Malinventante timojn
mi eltrovas nun,
ke mi  grandegas, mi
estas multe pli granda
ol mi...

Kaj ĉiu aĵo aferas
per sia grando kaj sorto:
dependas de mi nenio do. 


Maria Nazaré Laroca 
Juiz de Fora, 22/07/2014.

4 comentários:

Lírica disse...

Via interpleto al la Naturo sxajnas vera amdanco, ia alloga kaj pasia tango kiu ekscitigxas kaj revigas nin.
Gratulon!

Blogdopaulo disse...

Belega poezia medito. Min aparte impresis la rafinita lasta strofo. Gratulon!

Paulo P Nascentes disse...
Este comentário foi removido pelo autor.
Paulo P Nascentes disse...

Aparte plaĉas al mi metapoezio. La vivo mem kiel poezia esprimo, mikso de naturo kaj kulturo, ambaŭ nin konsistantaj. Jen tre bela ekzemplo de tia poezio.