Textos em português e esperanto. Tekstoj en la portugala kaj en Esperanto.

Obrigada por sua visita! Dankon pro via vizito!

terça-feira, 18 de junho de 2019

Poetiko




Ĉu poezio necesas?
Versoj al kio utilas?
Kiel la muzoj ekestas
en nia mondo delira?

Silente poetoj kaptas
la melodion de l’ vortoj
per surpriza luma sparko,
kiu okulojn ektuŝas.

Tiam feliĉo intensa
vizitas poetanimon,
kiu reĝisoras sentojn,
kaj jen poemo naskita!

Maria Nazaré Laroca
Juiz de Fora, 18/06/2019.




2 comentários:

PaPos Nascentes: Paulo P Nascentes disse...

Brile poezio pripensas sin. Metapoemo - moderna tendenco en Literaturo.

José Passini disse...

Se ĉiuj en la mondo havus la sentemon de poetoj, la vivo estus pli pli dolĉa kaj bela!