Textos em português e esperanto. Tekstoj en la portugala kaj en Esperanto.

Obrigada por sua visita! Dankon pro via vizito!

segunda-feira, 18 de novembro de 2019

Feriadão em Recife _ Supersemajnfino en Recifo



Feriadão em Recife

No mesmo fim de semana,
três radiosos domingos
na Veneza brasileira:
Recife literária de Clarice,
Manuel Bandeira, João Cabral...



Recife tão simples e tão sofisficada,
Recife generosa sem igual:
coração de mãe acolhedora...


Confesso que vivi (perdão, Neruda!)
momentos de pura alegria e encanto,
coroados  no Simpósio de Esperanto,
que  reuniu dezenas de corações
de alegres brasileiros sem idade,
numa festa de cultura e fraternidade!



Supersemajnfino en Recifo


En la sama semajnfino,
jen tri radiantaj dimanĉoj
en la brazila Venecio:
literatura Recifo de Clarice,
Manuel Bandeira, João Cabral...


Recifo tiel simpla, kaj tiel rafinita,
senkompara sindona Recifo: 
akceptema patrina koro! 

Mi konfesas, ke mi travivis 
(pardonon, Neruda!)
momentojn de fajna ĝojo kaj ĉarmo,
kronitajn  ĉe l’ Esperanta Simpozio,
kiu kunigis dekojn da koroj
de gajaj brazilanoj senaĝaj,
en festo de frateco kaj kulturo!


Maria Nazaré Laroca
Recife, 16/11/2019.

7 comentários:

Blogdopaulo disse...

Felichaj tiuj, kiuj cheestis! Bela festo!

Lírica disse...

Feliĉo konsistas je tiuj momentoj inter koroj simplaj kaj amikaj.
Grstulon, amikino!

Wendel disse...

Gratulon pro la belega poemo, kaj dankon por honori nin per via ĉeesto.

Josenilton kaj Madragoa disse...

Bela kronado de la evento per tiuj trafaj versoj. La realeco vidata per la poezio montras pli subtilajn realaĵojn de la realeco, ol la realeco mem.

Angela Faria disse...

Gratulon al ĉiuj partoprenintoj!

ursula grattapaglia disse...

Vere en Recife la verda koro pulsas entuziasme! Cetere antau 62 jaroj tie naskigxis inter la esperantistoj la ideo de socihelpa organizajxo Bieno-lernejo Bona Espero, kiu daure pulsas entuziasme kun Esperanto apud la cxefurbo de Brazilo. Dankon Nazaré!

José Passini disse...

Kie oni parolas Esperanton, tien vojaĵas Nazaré... Ĉiam poete ŝi raportas...