Textos em português e esperanto. Tekstoj en la portugala kaj en Esperanto.

Obrigada por sua visita! Dankon pro via vizito!

segunda-feira, 10 de fevereiro de 2020

Confissão _ Konfeso



Confissão

Para viver no planeta
mais uma temporada,
vesti-me de um corpo,
máquina que comando,
sem mesmo conhecer-lhe
a data de validade.

Antes de fazer-me humana,
sou  ser  espiritual, enigma
que  há muito me desafia.

Sou bicho egoísta e estranho,
com tendência a delírios
poéticos, quase filosóficos,
e que perde muito tempo
com nocivas insignificâncias
que  farão  pleno sentido
quando eu voltar para casa.



Konfeso


Por vivi sur la planedo
plian tempodaŭron
mi surhavas  korpon,
maŝinon, kiun mi regas,
sen eĉ koni ĝian findaton.

Antaŭ ol fariĝi homa,
mi estas spirito, enigmo,
kiu delonge min defias.

Mi estas besto
egoisma kaj stranga,
ema  je poeziaj deliroj,
preskaŭ filozofiaj ...
kaj  perdas multan tempon
kun malutilaj bagateloj,
kiuj  plene havos  sencon,
kiam mi revenos hejmen.



Maria Nazaré Laroca
Juiz de Fora, 10/02/2020.
Brazilo

5 comentários:

Paulo P Nascentes disse...

Kiel eblas perdi tempon kun "malutilaj bagateloj" (nura juĝo)? se mi estas spirito, kies senco nunas, sen reveno, sen estonto!

ursula grattapaglia disse...

mi surhavas korpon,
maŝinon, kiun mi regas,
sen eĉ koni ĝian findaton.
....jen nia granda defio kaj leciono! Nazaré vi kapablas skribi kion ni pensas.Dankon.

Blogdopaulo disse...

Via filozofia poeziofazo estas alta kaj nobla. Poezion kaj filozofion vi majstre regas, tiel ke rezultas ne pedanta desupra instruo, sed delikataj versoj plenaj de persona aŭtentikeco. Fakte vi estas besto egoisma (= riĉa spirito), stranga (= tute nekutima) kaj arte poeta.

Lírica disse...

Mais uma vez você nos presenteia com uma joia para apreciarmos e guardarmos no cofre do coração onde a memória é intocável...
Seu poema me remete a duas falas de Jesus: “Sois deuses” e “Brilhe a vossa luz.”
Nos mostrando assim, as imperfeições e as superações que trazemos no âmago.
Obrigada, Nazaré.

José Passini disse...

Brile vi filozofie avertas ĉiujn pri nia kondiĉo de nemortemaj spiritoj uzantaj mortemaj korpoj, dum aliaj pensas, ke ni estas homoj havantaj animon... Gratulon!