Ataraxia na pandemia
Nestes
dias de tormento,
vontade
de voltar no tempo,
para
morar em Atenas,
no
Jardim de Epicuro.
Quem
sabe se assim me curo
do
peso desta existência,
dessa
alma enrijecida,
dessa
dor que desatina
a
sanidade dos ossos.
Quero
aprender a leveza
dos
prazeres comedidos,
da
doce simplicidade,
sorvendo
a filosofia
da felicidade serena.
Ataraksio en la pandemio
En ĉi
tiuj tagoj turmentaj,
jen dezir’
reiri tempen,
por kunvivado
en Ateno,
en la Ĝarden’
de Epikuro.
Verŝajne
mi liberiĝos
de l’
pez’ de ĉi tiu ekzisto,
de l' rigidec' de l’animo,
de l’
dolor’, kiu frenezigas
la sanstaton
de l’ostoj.
La leĝerecon mi volas
de la
moderaj plezuroj,
la vere
dolĉan simplecon,
trinkante filozofion
el la serena feliĉo.
Maria Nazaré Laroca
Juiz de Fora, 05/03/2021.
Brazilo
5 comentários:
Leginda🥰🤩
La Poeto revas, ni chiuj revas pri ia pli bona mondo. Ne ekzistas pli bona konsolo ol shvebi per la penso al altspiritaj sferoj.
Mi tre dankas al vi pro tiu bela poemo, Nazaré, kaj gratulas. Ni ĉiuj bezonas la trankvilecon epikuran kaj la saĝecon elteni la defion de ĉiu tago, kaj rikolti la ĝojon ekzisti kaj rezisti.
Belaj, dolĉaj kaj profundaj pensoj mildigantaj la malfacilajn momentojn, kiujn ni travivas. Gratulon kaj dankon, kara Nazaré.
Postar um comentário