Textos em português e esperanto. Tekstoj en la portugala kaj en Esperanto.

Obrigada por sua visita! Dankon pro via vizito!

segunda-feira, 6 de dezembro de 2021

Parafrazeto

 




Parafrazeto



                  "La limoj de mia lingvo estas la limoj de mia mondo". (Ludwig Wittgenstein)


Tra densa mallumo brilegas la celo,

al kiu feliĉe ni iras

kun amo, kuraĝo, kaj granda fiero,

ne gravas mokoj ironiaj.



Ni iru la vojon celitan,

ĉiam semante senlace!

La kor' nin pelas al faroj:

senlima ja nia lingvo

limojn de l' mond' jam trapasas.




Maria Nazaré Laroca

Juiz de Fora, 06/12/2021.

Brazilo

7 comentários:

Cícero Gabriel disse...

Tre plachis al mi la sono de la versoj. Bona elekto. Gratulon, Nazaré!

Fabio Fortes disse...

via poemo refreŝigas kaj donas novan vivon al tiu nepreterpasebla poemo de nia kara Zamenhof! :) Gratulon, kara amikino!

Blogdopaulo disse...

Parafrazi la Majstron estas omaghi la Majstron. Ghi signifas, ke liaj vortoj daure reehhighas en la koro de la Poeto. Kaj sian propran ehhon la Poeto transdonas al ni...

PaPos Nascentes: Paulo P Nascentes disse...

Al du Ludwig duobla parafrazo, omaĝo duobla. Al ĉiu leganto duobla mirig': dankem' kaj gratul'!

Unknown disse...

Bela poemo.

José Passini disse...

Vi sukcesis penetri kaj repentri la magian poemon de nia kara,Majstro. Gratulon!

Lírica disse...

Nova muziko sonas tra la aero...
Muzoj vekigxas kaj inspiras kaj renovigas niajn bonajn sentojn...
Dankon Nazaré!