Obrigada,
Helga Ploëtner!
A
gente só é feliz em Esperanto realmente! Mesmo na pandemia, as alegrias nos
chegam de todos os cantos do mundo: da Hungria, China, Israel, Turquia, México,
Estados Unidos, Japão, Alemanha, inclusive do nosso amado Brasil, claro!
Mas
nesta semana pródiga em presentes tão caros ao meu coração, venho expressar
minha enorme gratidão à querida artista plástica esperantista alemã Helga
Ploëtner. Venho postar neste blogue as fotos de três preciosos exemplares
luxuosamente editados pelo generoso esperantista japonês Hori Jasuo. A artista
já retratou mais 150 esperantistas alemães e internacionais. Este quarto livro
foi editado no Japão pela editora Horizonto, graças à iniciativa do
esperantista e ativista cultural Sr. Hori. A obra foi publicada para celebrar o
aniversário de Helga Ploëtner, ocorrido no dia 25 de janeiro deste ano. São
retratos de 16 esperantistas de diversos países como Japão, Estados Unidos,
Bulgária, República Checa, Coreia, Uzbequistão, Suécia (casal), Brasil (eu), França,
China (02) , Madagascar, Vietnam, RD do Congo, incluindo a Galeria de Helga
Ploëtner. Ao lado de cada retrato um breve resumo da vida do retratado no movimento
esperantista.
Finalizo
este texto com as amorosas palavras de Helga:
“OBRIGADA
A TODOS! Saibam que eu retratei a todos com PUREZA DE INTENÇÕES, FÉ, AMOR,
ESPERANÇA E ALEGRIA. Tenham alegria com este livro número 04.”
Ja homoj estas nur feliĉaj en Esperanto! Eĉ dum la pandemio, ĝojoj venas al ni el ĉiuj anguloj de la mondo: el Hungario, Ĉinio, Israelo, Turkio, Meksiko, Usono, Japanio, Germanio, inkluzive el nia amata Brazilo, kompreneble!
Sed
en ĉi tiu semajno malavara je donacoj tiel karaj al mia koro, mi venas esprimi
mian grandegan dankemon al la kara germana esperantista pentroartistino Helga
Ploëtner. Mi venas afiŝi sur ĉi tiu blogo la fotojn de tri altvaloraj
ekzempleroj lukse redaktitaj de la malavara japana esperantisto Hori Jasuo. La pentroartistino
jam portretis pli ol 150 germanajn kaj internaciajn geesperantistojn. Ĉi tiu
kvara libro estis publikigita en Japanio, ĉe eldonejo Horizonto, danke al la
iniciato de esperantisto kaj kultura aktivulo S-ro. Hori. La verko estis
publikigita por festi la naskiĝtagon de Helga Ploëtner, okazinta la 25-an de januaro
ĉi-jare. Ĝi enhavas portretojn de 16 geesperantistoj el diversaj landoj, kiel
Japanio, Usono, Bulgario, Ĉeĥio, Koreio, Uzbekio, Svedio (paro), Brazilo (mi),
Francio, Ĉinio (02), Madagaskaro, Vjetnamio, DR Kongo, inkluzive de Galerio de
Helga Ploëtner. Apud ĉiu portreto estas eta vivresumo de la portretita homo
en la Esperanto-movado.
Mi
finas ĉi tiun tekston per la amaj vortoj de Helga:
"DANKON
AL ĈIUJ! Sciu, ke mi portretis vin ĉiujn kun BONFIDO, KREDO, AMO, ESPERO KAJ
ĜOJO. Havu ĝojon PRO ĉi tiu libro n-Ro 04."
Maria
Nazaré Laroca
Juiz
de Fora, 27/03/2022.
4 comentários:
Gratulegon pro tiu bela atingo, poeto Nazaré!
ELKORAN GRATULON, NAZARÉ KAREGA!SENDUBE VI MERITAS, C'AR VI ESTAS GENIA POETINO. FORTE VIN BRAKUMAS KAJ KISAS Amarílio - Barra do Garças
Bela, kortusha, meritoplena omagho! Gratulon!
Gratulon, Nazaré! Kaj videblas, ke la artistino altkvalite portretis vin. Vi meritas!
Postar um comentário