Indiferença
Tórrida manhã de janeiro.
Na porta aberta de uma agência bancária,
um cão de olhos tristes
desfruta o luxo do ar-condicionado.
Do lado de fora, um casal
de moradores de rua
dorme profundamente,
coberto pela poeira do sol.
Ninguém se importa.
Indiferenteco
Varmega januara mateno.
Ĉe malfermita pordo
de bankoficejo,
malĝojokula hundo ĝuas
la lukson de klimatizilo.
Ekstere, senhejma paro
dormas profunde,
kovrita per polvo
de la brulanta suno.
Neniu zorgemas.
Maria Nazaré Laroca
Juiz de Fora, 27/01/2025.
Brazilo
7 comentários:
La Poeto perfekte kaptas la kruelan indiferenton de la socio. (PSViana)
La hundon (foje, eĉ ne ĉiam) oni toleras en la interno, kun klimatizo, pro simpatio al ĝia figuro. Ĉu oni povas imagi la skandalon se ĝiaj mastroj senhejmuloj same refreŝigus sin interne, nur por mallonga tempo? Kiom da sekundoj ili tie povus ĝui antaŭ iu forpelus ilin? Strangan malhoman kulturon ni disvolvis.
Kaj dankon, Nazaré, pro tiu kaptita situacio kaj surpaperigitaj pensoj!
Kortuŝa poemo, pensigas nin kaj videbligas tiujn kiuj apenaŭ estas rimarkataj en socio tia, kia nur valoras la monpovo. Dankon pro la poemo, kara! (Fabio Fortes)
Brila poemo pri trista temo: bankoj tutpovaj surstrate popoloj
simple belega sentema
luiz duarte
Atentigi nin pri tio, fakto, estas tre grava, certe de nun, ni provos vidi tiun ordinaran
situacion, pere de niaj koroj ....
Postar um comentário