Jen finfine aperas
Fianĉin’ ĉe preĝejo.
Ŝia blanka rob’ stelas
Kaj ravas ĉeestantojn.
Paŝante inter floroj,
Ja ŝi ludas la rolon
De l’ revemaj princinoj
El fefabelaj finoj...
La novedzina koro
Ĝuas do la feliĉon
De la momenta gloro.
Maria
Nazaré de C. Laroca
Juiz
de Fora, 15/02/2013.