Textos em português e esperanto. Tekstoj en la portugala kaj en Esperanto.

Obrigada por sua visita! Dankon pro via vizito!

terça-feira, 10 de setembro de 2013

Memórias _ Rememoroj







Memórias

Quando era criança,
Tocou-me a vida impecável
De Thérèse de Lisieux
Ou Santa Teresinha.

 
Então decidi ser santa...
Até fiz primeira comunhão
Em cerimônia na escola,
Com medo de ferir a hóstia,
Em êxtase também por causa
Da veste branca rendada.
 
Desejei tornar-me freira,
Sem alarde ou circunstância,
Mas ninguém soube até hoje.
 
E quem sou, digo sem pena:
Nem santa, doida ou profana;
Aspirante a poeta apenas.


Rememoroj

Kiam mi estis infano,
Min tuŝis la virta vivo
De Thérèse de Lisieux    
Aŭ Sankta Terezinjo.

Do mi decidis sanktiĝi ...
Kaj mi eĉ komuniiĝis
Ĉe lerneja ceremoni’,
Timante vundi hostion,
Ankaŭ ekstaze pro l’ vestaĵ’:
Mia punta robo blanka.


Mi revadis monaĥiniĝi,
Sen fanfar’ aŭ cirkonstanc’’,
Sed pri tio neniu eksciis.


Kaj mi estas tiu, kiu trumpetas:
Nek sankta, fola aŭ profana;
Nur je poet' aspiranto.

Maria Nazaré de C. Laroca
Juiz de Fora, 10/09/2013.

domingo, 8 de setembro de 2013

Maskoj




γνῶθι σεαυτόν




Por komponi vivbaladon

Tra l' eraoj, kiom da aroj

Da tavoloj necesas

Por priskribi l’ animon?



Kiom da maskoj por maski

La di-fajreron internan

Oni malkovrus per memkono?

Nu, jen la spegul’!

Demetu ni la maskon!

Laŭ sokrata instru’!



Maria Nazaré de C. Laroca

Juiz de Fora, 08/09/2013.

quinta-feira, 5 de setembro de 2013

Elefantoj






Gapas la tuta homaro

Al la funebra adiaŭo:

Ĉar amas’ da elefantoj

Omaĝis al Lawrence Anthony.

La koroj de l’ elefantar’

Unutonis dum vojirad’.



Post dutaga troto lanta,

La bestoj pelataj de am’

Kondolencis pro la morto

De la plej fidela amik’...

Kiel ili eksciis pri tio?



Maria Nazaré de C. Laroca

Juiz de Fora, 05/09/2013.



quarta-feira, 4 de setembro de 2013

Infero



“L'enfer, c'est les autres.” Huis clos - Jean-Paul Sartre

“Infero estas l’ aliuloj.” Huis clos - Jean-Paul Sartre

Interna pejzaĝ’ korŝira:
Jen baraktas homoj
En mensa ŝlimej’
Kaj muldas inferon tie,
Kie ili volonte vivas.

Do malpravas Sartre,
Ĉar l’ infer’ ne aliulas...
La filozof’ tamen asertas, ke
Hom’ kondamnitas al liber’...
Tial danteca infer’ ne estas:
L’ esper’ ŝlosilas.

Maria Nazaré de C. Laroca
Juiz de Fora, 04/09/2013.

segunda-feira, 2 de setembro de 2013

Imaginação _ Imagemo


"L'homme n'est qu'un roseau, le plus faible de la nature; mais c'est un roseau pensant.” (Blaise Pascal)  



Imaginação  

    "O homem é apenas um caniço, o mais fraco da natureza; mas é um caniço pensante."
      (Blaise Pascal)

Caro Pascal,
Sou bem mais
Que um simples
Caniço pensante:

Tubo uniforme,
Que come, bebe
E dorme.

Meus braços
Têm vocação
Para asas,
Mas é a alma
Que voa.


Imagemo


                     "Homo estas la plej malforta kano en la naturo, sed li estas kano pensanta."
                                                                                                        (Blaise Pascal)

Kara Paskal’,
Mi estas multe pli
Ol simpla
Pensanta kano:

Tubo unuforma,
Kiu manĝas, trinkas,
Dormas...

Miaj brakoj
Denaske
Flugilemas,
Sed estas nur
L’ anim’ kiu flugas.

Maria Nazaré de C. Laroca
Juiz de Fora, 02/09/2013.

domingo, 1 de setembro de 2013

Preta






Spite l’ uraganon,
Mi aŭskultadas la ostojn
Ĉar la spin’ knaras.

Vivu kaj lasu vivi,
Panjo, la filo diris.
Mi poeme rondvojas
Kaj la akson de mia mi’
Bonŝance mi trovis.

La mond’ estas merkat’,
Kiu min naŭzas, tamen
Mi trinkas la kolorojn
De l’ malavara natur’;
Geamikojn mi havas:
Jen plezur’ senpaga.

Maria Nazaré de C. Laroca
Juiz de For a, 1º/09/2013.

quarta-feira, 28 de agosto de 2013

Mistero




                   
                                                                     Al Adélia Prado

Sur la dia orbito
Dialogas Poezio
Kaj Poeton Di’ allogas:
Poemoj aŭroras.

Maria Nazaré de C. Laroca
Juiz de Fora, 28/08/2013.