Textos em português e esperanto. Tekstoj en la portugala kaj en Esperanto.

Obrigada por sua visita! Dankon pro via vizito!

quarta-feira, 12 de novembro de 2014

Lotusfloro



Serĉante lumon, 
floras lotusfloro
sur akvo ŝlimeja.  

Kvazaŭ perloj,
brilaj akvaj gutoj
forglitas de l’ folioj,  
kiuj ĉiam puras.

Mia anim’ sopiras
al la nobleco humila
de l’ lotusaj floroj,
kiuj marĉon lumigas
per servad' al Dio.


Maria Nazaré Laroca
Juiz de Fora, 12/11/2014.

terça-feira, 11 de novembro de 2014

Átomo _ Atomo


La máxima velocidad de la Madonna de Rafael, 1954. © Salvador Dalí. Fundació Gala - Salvador Dalí, VEGAP, Madrid, 2013




Átomo

Quando penso rocha, vejo

a dor que adorna

meu tornozelo

desde sempre.



Quando penso frágua,

sinto o corpo em fractais

de nuvem; sou grão de luz:

não morro nunca.





Atomo

Kiam mi pripensas rokon,

mi vidas doloron,  

kiu ekde ĉiam

la maleolon ornamas.



Kiam mi pripensas fajron,

la korpon mi sentas

kiel fraktojn el nubo;

lumgrajn’ mi estas:

kaj mortos neniam. 



Maria Nazaré Laroca

Juiz de Fora, 11/11/2014.


quarta-feira, 5 de novembro de 2014

Rio São Francisco _ Rivero San-Francisko



Rio São Francisco


O velho Chico agoniza na estiagem feroz. Gigante irreconhecível, sem força, sem vida, o Rio São Francisco se arrasta, na marcha heroica, rumo ao oceano que o devora.

No leito deserto, pedras sangram na terra seca. A caatinga submersa reaparece qual fantasma onde havia barcos e, agora, só carros e carroças.

Onde a alegria opulenta das águas e a festa dos pescadores? Até os espíritos que dormiam no fundo do rio morreram de tristeza.

Irmão de Assis, também Francisco, vem salvar o velho Chico! Ajuda-o com muita chuva a recobrar sua grandeza!



Rivero San-Francisko

La olda *Ŝiko agonias pro forta sekeco. Nerekonebla malvigla giganto senviva.  La Rivero San-Francisko rampas per heroa marŝado direkte al la oceano, kiu ĝin voras.

Sur la dezerta lito, ŝtonoj sangadas sur la seka tero. La subakvigita veprejo reaperas, kiel fantomo tie, kie estis boatoj kaj nun, nur aŭtoj kaj ĉaroj.   

Kie estas la riĉega ĝojo de l’akvoj kaj la festo de l’ fiŝkaptistoj? Eĉ la spiritoj, kiu dormadis ĉe la fundo de la rivero, mortis pro malĝojo.

Frato el Asizo, ankaŭ Francisko, savu la oldan Ŝikon! Helpu ĝin, per multe da pluvo, reakiri sian grandecon!


*Ŝiko estas brazila karesnomo = Franĉjo. 

Maria Nazaré Laroca
Juiz de Fora, 05/11/2014.

Enamoramento _ Enamiĝo



Enamoramento


Enamorar-se é amanhecer poeta,
querer domar o sol, roubar estrelas
e embriagar a lua por querê-la
jóia exclusiva da musa dileta.


Enamorar-se é desconstruir-se,
inaugurar o abismo, adolescer;
e desse sortilégio adoecer
suspenso pela teia do devir.


Enamorar-se é mergulhar no espelho,
tecendo o vir-a-ser do sentimento.
Extinto o encanto, a sorte é construída



De novo em espontâneo cativeiro.
Fenece o amor; não o enamoramento:
Mais que um estado - um atestado de vida!

Maria Nazaré de Carvalho Laroca
Juiz de Fora, 23 de setembro de 2003.


Enamiĝo

Enamiĝo estas poetiĝi,
la sunon bridi, stelojn ŝteli
kaj ebriigi la lunon, ĝin volante
juvel’ unika de l’ muz’ plej amata .

Enamiĝo estas  malfariĝi,
inaŭguri  l’ abismon, adoleski;
kaj pro tia sorĉaĵo malsaniĝi
levite de l’ teksaĵ’ de l’ estontec.

Enamiĝo estas  plonĝi en spegulon
teksante la onton el la sento.
Ĉarm’ estingita: sorto  konstruata

Denove en karcero spontanea...
La amo velkas; ne la enamiĝo:
pli ol  stato -  jen vivoatestilo!



Maria Nazaré de Carvalho Laroca
Juiz de Fora, la 5-an de Novembro de 2014.

segunda-feira, 3 de novembro de 2014

Vibração _ Vibrado



Vibração   
                                                             
O universo existe
pela Palavra que valsa
na mente de Deus.

Ainda é tempo
de escutar
a melodia
que Pitágoras
já ouvia...



Vibrado

La universo ekzistas
pro la Vorto, kiu valsas
en la menso de Dio.

Estas temp’ ankoraŭ
por ke ni aŭskultu
la  melodion,
kiun Pitagoro
jam aŭdis iam...

Maria Nazaré Laroca
Juiz de Fora, 03/11/2014.

domingo, 19 de outubro de 2014

A pele que me habita _ La haŭto, kiu en mi loĝas



A pele que me habita


Eu canto a memória

da pele que me habita:

o manto que me protege

de externos danos.





É tela, é trama

que o tempo sulca

em ranhuras,

rasuras secretas

da alma,

indeléveis, pois
.




Risos, odores

perdidos,

da infância finda

naquele retrato

de domingo:

pai, mãe,

e três irmãos

pequenos.





Oh, pele menina:

sete anos

de idade!





Mas não é tarde,

para ouvir-lhe enfim

o grito rebelde

que me protege

de mim.





La haŭto, kiu en mi loĝas



Mi kantas la memoron

de l’ haŭto, kiu en mi loĝas:

la mantelon, kiu min ŝirmas

kontraŭ eksteraj damaĝoj;





Epidermon, teksaĵon,

kiun tempo plugas

per sulkoj,

sekretaj skrapoj

el l’ animo,

neforviŝeblaj, do.




Jen ridoj, odoroj

perditaj el infanaĝo

sur la dimanĉa portreto:

patro, patrino

kaj gefratoj etaj
.




Ho! Infana

haŭto:

sepjaraĝa...




Tamen finfine

ne malfruas

por ke mi aŭdu



Ĝian krion ribelan,

kiu kontraŭ mi

min protektas.


Maria Nazaré Laroca

Juiz de Fora, 19/10/2014.

domingo, 12 de outubro de 2014

Poeta _ Poeto



"Eu canto porque o instante existe /e a minha vida está completa./Não sou alegre nem sou triste: sou poeta." 
(Motivo - Cecília Meireles)


Poeta

Não sei por que eu canto. 

Com a vida incompleta,

sou eterna criança 

ora alegre, ora triste,

a brincar de poeta.



“Mi kantas ĉar la momento ekzistas /kaj mia vivo estas kompleta./Mi ne ĝojas nek tristas: mi poetas.”  
(Motivo - Cecília Meireles) 



Poeto

Mi ne scias, kial mi kantas.

Pro vivo nekompleta

estas mi eterna infan’,

jen ĝoja jen trista,

kiu ludas poeton.


Maria Nazaré Laroca
Juiz de Fora, 12/10/2014.