En Vjetnamio
Ne estas plu milito...
Ne estas plu milito...
Kaj la tuta Hanojo
La pacan stelon
De Esperanto akceptis.
Dum la magia
Internacia arta vespero,
Sur scenejo plena,
Espero konkretiĝis:
En ĉiuj koroj ekbrulis Amo.
Kaj, ravita, vidis la mondo
“Unu grandan rondon familian,”
Mano en mano dancantan
Kaj kantantan dume,
Ĉe nevidebla angulo,
Nia amata Lazaro
Ludoviko Zamenhof
Larme kaj varme aplaŭdis.
Maria Nazaré de C. Laroca
Juiz de Fora – MG
Brazilo
http://www.youtube.com/watch? feature=player_embedded&v= LNAzDWGvMXw&noredirect=1
http://www.youtube.com/watch?
8 comentários:
Cxiuj ni gesamideanoj ankaux emociite aplauxdas!!!
Brave! Vi bone esprimis la fervoron de la verduloj!
Gratulojn!Dankon pro la sciigo pri via blogo.
Belega teksto! Bone, ke vi havas tiun pli fajnan kaj fajlan sentemon, por ekvidi tiun spiritan altan etoson en la esperanta arta medio kaj en la kongresurbo.
Cxiam kiam ni reviviglas la revon de Zamenhof, certe li, kie ajn li estos, li estos inter ni, brakumante nin kaj stimulante niajn korojn
Skribi pri la stelo en vietnamio estas ja kontentiga afero!♡
Tre kontentiga kunado, pri Vjetnamio k la verda stelo de universala paco.
Kiel tauxgis!
Dankon Nazaré...☆
Luiz Duarte
Postar um comentário