Jen finfine aperas
Fianĉin’ ĉe preĝejo.
Ŝia blanka rob’ stelas
Kaj ravas ĉeestantojn.
Paŝante inter floroj,
Ja ŝi ludas la rolon
De l’ revemaj princinoj
El fefabelaj finoj...
La novedzina koro
Ĝuas do la feliĉon
De la momenta gloro.
Maria
Nazaré de C. Laroca
Juiz
de Fora, 15/02/2013.
5 comentários:
Tre bela. La fina strofo estas pensiga, kiam ghi mencias " momentan gloron"...
Gratulojn kaj pluan fruktodonan verkadon mi deziras al vi kun amikeco kaj saluto, Katalin
preta ludi la loterion eternan .... feliĉa kiu gajnas fakte!
Gratulojn, ĉar ĉarme vi resumis ĉion en tiu momenta gloro!
Tre simpatia kaj brila poemo. Mi tre sxatis.
Postar um comentário