Destino
E
ela cresceu soberana no jardim daquela casa, braços abertos para o céu de todas
as cores e humores. Vasta cabeleira folhosa, ornada de flores aveludadas cor de rosa.
Elegância discreta e paciente.
De
repente a casa tornou-se uma montanha triste de entulhos e poeira. Comovida
ante a inocência da árvore à espera da morte, quase chorei. Ela cumprira seu
destino com dignidade. E eu não podia fazer nada.
Então
tive uma ideia ingênua: pedi um ramo florido ao rapaz que cuidava do serviço de
demolição. E, segurando, com ternura, aquele ramo quase do meu tamanho, subi a
rua em direção à praça onde gosto de caminhar de manhã.
Para
minha alegria, o jardineiro prometeu-me plantá-lo entre as outras
árvores da praça. Senti um alívio. Espero viver para poder assistir ao
renascimento da velha amiga.
Destino
Kaj
ĝi kreskis suverena en tiu doma ĝardeno, kun malfermitaj brakoj al la ĉielo el
ĉiuj koloroj kaj humoroj. Larĝa foliplena hararo, ornamita per veluraj floroj
rozkoloraj. Jen diskreta eleganteco kaj pacienco.
Subite
la domo fariĝis trista amaso da skombroj kaj polvo. Kortuŝita antaŭ la senkulpeco de l’ arbo atendanta morton, mi
preskaŭ ploris. Ĝi plenumis sian destinon kun digno. Kaj mi nenion povis fari.
Do
naiva ideo venis al mi en la kapon: mi petis de la tiea prizorganta laboristo, ke
li donu al mi floran branĉon. Kaj tenere tenante tiun branĉon preskaŭ je mia
grando, mi supreniris sur la straton ĝis la placo, kie matene mi ŝatas promeni.
Por
mia ĝojo, la ĝardenisto promesis al mi planti ĝin inter la aliaj arboj en la
placo. Do mia koro malpeziĝis. Mi esperas vivi por povi akompani la renaskiĝon
de mia malnova amiko.
Maria Nazaré
Laroca
Juiz de Fora,
23/06/2017.
7 comentários:
Kia ĉarma sceno! La animo de Poeto estas certe intima frato de florarbo. Ĉiu kun sia parfumo!
Mi ne scias kiu estas pli intensa: via amo al la floroj aŭ al la poezio. Vere la du estas belaj...
Naturo. Poezio. Poeto. Triopo kreiva, kunkreata, fruktodona. Gratulon.
Kruela destino de iu nobla vivanta estulo, kiu nur la bono faras al ni...
Almenau vi, Poeto, donis al gxi, inda morto...
Belega destino!
Hieraŭ, en la interlando, mi íris antaŭ la domon, kie mi kreskis kaj kiun mi ne vidis de pli ol kvardek jaroj. Tute alia familio, tute alia fasono, tute alia strato. Mi rimarkis, tamen, sur la mezo de la strato, ke de la tempo, kiam mi foriris de tie, ankoraŭ vivas kara ulo, kiun mi treege ŝatis, nome la mangarbon tuj malatantaŭ la domo, en la korto. Se mi estus leginta tiun prozaĵon antaŭhieraŭ, mi kaptus la ideon kaj eble revenus al Salvadoro kun mango en la sako, por semiga uzo...
Comovente
Faz a gente lembrar daquelas que se foram e não pudemos salvar. E a vida que é destruída . você colocou poeticamente este sobrevivência
Comovente
Faz a gente lembrar daquelas que se foram e não pudemos salvar. E a vida que é destruída . você colocou poeticamente este sobrevivência
Postar um comentário