Textos em português e esperanto. Tekstoj en la portugala kaj en Esperanto.

Obrigada por sua visita! Dankon pro via vizito!

quarta-feira, 29 de setembro de 2021

Malgrado _ Malgraŭe

 



Malgrado

 

Nesta cálida manhã de primavera

vou caminhando devagar,

entre pessoas, cães e casas.

Florezinhas brancas na calçada

esforçam-se para saudar

os pés em vão.

 

No vizinho jardim,

grato à carícia da brisa de luz,

um buquê de flores alegres

sorri para mim em azul.

A Natureza prossegue,

e a Poesia está atenta.


Malgraŭe

 

Printempa mateno  varmas,

kaj mi lante piediras

inter homoj, hundoj, domoj.

Surtrotuare blankaj floretoj strebas

saluti piedojn vane.

 

Sur najbara ĝardeno

dank’al  friska ventet’ luma

bukedo da floroj gajaj

alridetas min en bluo.

Naturo pluas, kaj

Poezio atentemas.

 

Maria Nazaré Laroca

Juiz de Fora, 29/09/2021.

Brazilo

3 comentários:

Paulo P Nascentes disse...

Al simpleco Poezio atentemas. Temas tamen pri nevidebla simpleco,okazanta kiam oni ne sin imponas okul-lensojn de nacieco, teorioj, kredoj, mondovizioj, religioj, kulturoj kaj aliaj apartaj kondichoj. Chu tiuj mensaj lensoj iel limigas, reduktas la realon? Jen nur retorika demando. Eble.

Blogdopaulo disse...

En plej simplaj scenoj en la mondo kaŝiĝas nia plej profunda homeco.

Lírica disse...

É preciso aprender a renovar-se como a Primavera...