Textos em português e esperanto. Tekstoj en la portugala kaj en Esperanto.

Obrigada por sua visita! Dankon pro via vizito!

Mostrando postagens com marcador Poesia em Esperanto. Mostrar todas as postagens
Mostrando postagens com marcador Poesia em Esperanto. Mostrar todas as postagens

sábado, 29 de junho de 2013

NASK 2013




                                                             

                                                        NORD-AMERIKA SOMERA KURSARO DE ESPERANTO 



Travivi


Esperantujon


Estas ĝui


Neimageblan


Amaferon.



Maria Nazaré de C. Laroca


Universitato William Peace - Raleigh, Norda Karolino.
La 29-an de junio 2013.

segunda-feira, 17 de junho de 2013

Langvoro





L’ amfor’ de l’ memor’
Ankoraŭ  lirle verŝas
La vinon de Amor’,
Kiu soifas verse.

Kaj la Poet’ plonĝas
En  ŝtorman ombron
De l’ nuda anim’,
Por elŝovi ŝpare
Lumfaskon  el  feliĉ’.

Maria Nazaré de C. Laroca

Juiz de Fora, 17/06/2013.

domingo, 2 de junho de 2013

Destino




http://www.nazarelaroca.blogspot.com.br/2013/05/fado.html



Ŝmirita
Marist’
Narde:

La forĝ’   
En brust’
Doloren
Enakviĝas.

Jen kard’,
Jen dorn’,
Jen ŝarĝ’:
Jen epope’.

     Jen naŭz’
Sen paŭz’
Ponard’ :
Forpere’.

Maria Nazaré e C. Laroca
Juiz de Fora, 02/06/2013.

sexta-feira, 24 de maio de 2013

Panjo




Panjo estis bela,
Eĉ pli bela ol multaj
Holivudaj steloj.

Nun ŝi ne videblas
Sed l’ okuloj verdaj
Brilas alidimensie,
Kie ŝi plu vivas.

Al ŝi kore mi dankas
La sindonan akcepton
Kaj la lumgvidon nepran
Al mia ekest’ en mond’.

Maria Nazaré de C. Laroca
Juiz de Fora, 24/05/2013.

quarta-feira, 22 de maio de 2013

Maja naskiĝtago




Plenlunas ĉiam.
Dialogo venas
Per dia allogo:
Interparolo
Inter mi mem       
Kaj mia mio.

Baroka bardo,
Insula ardo,
Ne sola tamen
Ĉar nevideblajn
Najtingalojn
Verse mi ŝtelas.

Kaj ombr’ kaj lum’,
Kastor’ kaj Poluks’,
Duopas mi poezie:
Ĝemelaj animoj.

Maria Nazaré de C. Laroca
Juiz de Fora, majo / 2013.

segunda-feira, 20 de maio de 2013

Nova sento





Verda sun’
Jam ŝaltas
La horizonton
De l’ homar’.

Fadenojn el pac’
Facila vent’
Konduktas

Kaj kondukas
Ĝi al mond’
La esperon,
Por ke la tuta
Ter’ kondutu
Iam pli juste.

Maria Nazaré de C. Laroca

Juiz de Fora, 20/05/2013.


sábado, 18 de maio de 2013

Ankoraŭ

 
Hieraŭ
Hodiaŭ
Morgaŭ
Ĉiam.
 
Ja ĉe mi
Vivtransir’
Laŭas nur
Per ankoraŭ.
 
Maria Nazaré de C. Laroca
Rio de Janeiro, 18/05/2013.
 
 
 
 

segunda-feira, 13 de maio de 2013

Tango






Vespero.
Ve!
Espero.

Vango.
Lango.
Sango.
Tango.

Gento.
Sento.
Tento.
Ento.

Oro.
Korno.
Dorno.
Koro.

Vorto.
Sorto.
Korto.
Morto.



Maria Nazaré de C. Laroca

Juiz de Fora, 12/05/2013.

sábado, 11 de maio de 2013

Poetino




Antaŭ ol ŝi patriniĝis
Ekstaze ŝi poetis
Preskaŭ religie.
Pro tio ŝia viv’
Ĝue multobliĝis.

Neglektis patrin’
La gefilojn neniam
Tamen pri vortoj
Avide ŝi zorgas. 
  
La taskon sekretan
De l’ floroj kaj kolibroj
Ŝi ame kontrolas
Kaj  mondon magian
Paralelan spertas.

Ŝi flugas tra stelar’,
Kaj allogas marojn;
Dorlotas sunon,
Dancas kun plenlun’.

Ŝi kiam filo ploras,
Kuracas lin per kis’.
Kiam vundiĝas koroj
Ŝi naskas poezion:
Jen balzam’ patrina.

Maria Nazaré de C. Laroca
Juiz de fora, 11/05/2013. 


quinta-feira, 9 de maio de 2013

Sonato






La okuloj agresitaj

De tiom da blank'

De l' hospital' frida:

Olda paĉjo malsanas.




Vesperiĝas nun.

Mi lace hejmeniras

Kaj  atendas enue

Krepuskon grizan.



Subite mi ekvidas

Senstelan ĉielon

El turkiso juvelon

Kaj l' anim' helbluas:

Sonoriloj anĝelusas.


Maria Nazaré de C. Laroca
Juiz de Fora, 09/05/2013

domingo, 28 de abril de 2013

Ventrodanco






Jen arabas dancistin’:
Alloge ŝi ventrodancas
Kaj la nudan ventron svingas.

Ŝia tutpasia flamo
Kokete moviĝas dance.
Ŝi ĉarme tordas la kokson
Ankaŭ manojn, fingrojn, ŝultrojn.

Hararo rondire flugas,
Vesto trembrilas volupte
Kaj la  okulojn mirigas
Ebriajn pro la muziko.



Maria Nazaré de C. Laroca
San-P aŭlo, 28/04/2013.

sexta-feira, 26 de abril de 2013

Ribelo




En festa Parnaso
Muzoj furoras.
Apolono, Dio
De l’ Lum’, de l’Art’,
Kunvokas Poezion
Por regi en mond’
Kaptita de perfort’.


Do amaso da poetoj:
Bardoj, aedoj, menestreloj
Jam heroe paradas.

Kaj per liroj ili bruligas
Vortojn danĝerajn:
Bombojn mortigajn,
Antaŭjuĝon, mizeron,
Troan korupton,
Murdojn kruelajn.


Vortaroj konvulsias
Por la granda fino.
Horizonte Poezion
Hierofant’ akceptas:
Espero renaskiĝas.


                 Maria Nazaré de C. Laroca

             Juiz de Fora, 26/04/2013.

quarta-feira, 24 de abril de 2013

Trapezo







Trapezo

Akrobatas anim'
kaj transsaltas
abismon.

Aktoras anim'
kaj arkanon
ĝi trafas.

Anim' vortojn
dresas sceneje:
anim'poetas.

Maria Nazaré de C. Laroca
Juiz de Fora, 24/04/2013

segunda-feira, 22 de abril de 2013

Spiralo





Homoj naskiĝas
Kaj ili serioze
Gaje folas
Dumvive.

Ili manĝas,
Dormas,
Amoras.

Homoj laboras,
Serĉas feliĉon,
Priŝercas vivon.

Ili kuracas ja
Mortigas kaj mortas;
Pilkludas infane,
Kaj ankaŭ sovaĝe
Por futbalo fervoras.

Homoj rolas humane
Ĉar ili naskas arton
Kaj ĝin ĝuas plezure.

Tamen homaram’
Ankoraŭ bezonatas...
Jen peniga vivtasko.              Maria Nazaré de C. Laroca
                                          Juiz de Fora, 22/04/2013.




sábado, 20 de abril de 2013

Framo






En la poezia regno,
Esperantaj konsonantoj
Buntan mozaikon kreas
Por harmonion konstrui.

Floras l’ aliteracio...
Poetoj ludas kadence
Kaj vortojn kaptas senĝene:
Friskaj zefiroj burĝonas,
Kaj la birdar’ violonas.

Literoj zumas abele;
Frivolas nenia sono:
Ĉiu el ili ja brilas. 
Kaj por mi fini bonstile,
“Z” Zamenhofe zenitas.
                                    Maria Nazaré de C. Laroca
                                    Juiz de Fora, 20/04/2013.

quinta-feira, 18 de abril de 2013

Danco








Furioziĝas tempest’:

Zeŭso tondras fulmobrile

Kaj uragano orkestras.

Densa mallumego muĝas:

Orgie trumpetas ventoj,

Tremas vespertoj terure.



Tamen silentas natur’.

Baldaŭ ruĝe mateniĝos:

Pelas ĉaron Helios’

De kvar ĉevaloj sunbrilaj.

Irizaj diinoj tostas

Kaj kisas rozon kolibr’.



Maria Nazaré de C. laroca

Juiz de Fora, 18/04/2013.

quarta-feira, 17 de abril de 2013

Preludo






Aŭtun’ muzikas aprile,
Tediĝas virin' surstrate.
Susuras venteto frida,  
Ina korpo kaj anim’
Vitroŝrankojn ekrigardas
De l’ modobutikoj luksaj
Kaj preterpasas enue.

Milde sunas sur la haŭton
Dume pluvas sur animon.
Melodio adiaŭas:
Tristece laca virino
Tute plonĝas elreviĝon.

Maria Nazaré de C. Laroca
Juiz de Fora, 17/04/2013

terça-feira, 16 de abril de 2013

ESPERANTO




En la komenco estis la Vorto, kaj la Vorto estis kun Dio, kaj la Vorto estis Dio.  
                                                                              (Johano, 1:1)


En la komenc’ estis la Poeto
Ludoviko Zamenhof, tre saĝa,
kiu pro am’ vivigis la revon
per lingv’ unuigi la homaron.


Esperanto, lingv’ internacia,
fariĝis bela magia ponto
inter foraj popoloj diversaj
.


Kaj sur la ĉiel’ de Esperantuj’
belsonaj vortoj flugas inspire
gaje festante la Poezion.



Maria Nazaré  Laroca
Juiz de Fora, 16/04/2013.
Brazilo