En la poezia regno,
Esperantaj konsonantoj
Buntan mozaikon kreas
Por harmonion konstrui.
Floras l’ aliteracio...
Poetoj ludas kadence
Kaj vortojn kaptas senĝene:
Friskaj zefiroj burĝonas,
Kaj la birdar’ violonas.
Literoj zumas abele;
Frivolas nenia sono:
Ĉiu el ili ja brilas.
Kaj por mi fini bonstile,
“Z” Zamenhofe zenitas.
Maria Nazaré de C. Laroca
Juiz de Fora, 20/04/2013.
3 comentários:
Tre bela poezia omagho al nia lingvo kaj al nia Majstro! Majstre!
Jen poezia pruvo de la praveco de mia ĵusa invito al kuna poezia laborproduktado. Aliteracias bunte la beleco de via poemo! (Kaj supre kroma pruvo sinprezentas). Dankon, Majstro! Dankon, versomajstroj!
Antaü pentrajxoj niaj lipoj mutas sed nia rigardo plej bone dialogas kun aliaj koroj...
Kisojn.
Postar um comentário