Homoj naskiĝas
Kaj ili serioze
Gaje folas
Dumvive.
Ili manĝas,
Dormas,
Amoras.
Homoj laboras,
Serĉas feliĉon,
Priŝercas vivon.
Ili kuracas ja
Mortigas kaj mortas;
Pilkludas infane,
Kaj ankaŭ sovaĝe
Por futbalo fervoras.
Homoj rolas humane
Ĉar ili naskas arton
Kaj ĝin ĝuas plezure.
Tamen homaram’
Ankoraŭ bezonatas...
Jen peniga vivtasko. Maria
Nazaré de C. Laroca
Juiz de Fora, 22/04/2013.
4 comentários:
Jes, mankas himaramo, efektive. Kortushe la poeto alvokas. Ni obeu Poezion!
Pluraspekte buntaj versoj pri la homeco de plurdimensia esto.
Interesa ĵonglado de la vivo. Ĉu ni ploradu aŭ ĝoju? Nek kaj nek, ni poezie konstatu... Pura vero ekestas!
Homoj homas kaj poetoj poetas... jen la diferenco.
Kisojn,
Postar um comentário