Furioziĝas tempest’:
Zeŭso tondras fulmobrile
Kaj uragano orkestras.
Densa mallumego muĝas:
Orgie trumpetas ventoj,
Tremas vespertoj terure.
Tamen silentas natur’.
Baldaŭ ruĝe mateniĝos:
Pelas ĉaron Helios’
De kvar ĉevaloj sunbrilaj.
Irizaj diinoj tostas
Kaj kisas rozon kolibr’.
Maria Nazaré de C. laroca
Juiz de Fora, 18/04/2013.
3 comentários:
Jen ekaperas en tiu cxielo la forgesitaj steloj: la dioj kaj diinoj de la senmorta Grekio kie ni, dank' al Lobato ludadis, revis kaj songxis pri la violaj maroj, magiaj montoj kaj herooj kaj sorcxistoj...
Iam la jxaluzema progreso decidis fermi tiun portalon sed Poezio neniam forgesis la revemajn koroj kaj jen ili je reveno, kaj jen ni larmetridetantaj.
Kisojn,
Tiuj belaj kaj ekstazigaj versoj iom rolas kiel trankviligiloj por mi, kiu travivis senkomparan plenfulman tempeston en la antaŭhieraŭa nokto. Ĝi longis pli ol du horoj, plena je tondroj kaj brilegoj, kiuj invadis niajn domojn. Tamen matene, dank' al Dio, ĉio refariĝis normalstata kaj esperpleniga.
Jen bela poemo, kiu reehhas pra poezion en pura formo de helenaj spiritoj.
Postar um comentário