Baraktas sur la sablo
Naiva fiŝet’ povra
Ĉar la senbrida tajdo
Ĝin elĵetis marborden.
Pene, tre malfacile
Jen spiras la mortonto...
Dume kompatas knabo
Kaj ĝin savi li provas.
Per vost’ la fiŝon prenas
Nepra manet’ karesa
Por ĝin al mar’ resendi.
Foren la fiŝo flugas
Kaj la rad’ de l’ fortun’
Giras saĝece plue...
Maria Nazaré de C. Laroca
Juiz de Fora, 18/02/2013



