En festa Parnaso
Muzoj furoras.
Apolono, Dio
De l’ Lum’, de l’Art’,
Kunvokas Poezion
Por regi en mond’
Kaptita de perfort’.
Do amaso da poetoj:
Bardoj, aedoj, menestreloj
Jam heroe paradas.
Kaj per liroj ili bruligas
Vortojn danĝerajn:
Bombojn mortigajn,
Antaŭjuĝon, mizeron,
Troan korupton,
Murdojn kruelajn.
Vortaroj konvulsias
Por la granda fino.
Horizonte Poezion
Hierofant’ akceptas:
Espero renaskiĝas.
Maria Nazaré de C. Laroca
Juiz de Fora, 26/04/2013.




