Devaneio
Fascinaram-me sempre
Lustres de cristal
Desde a infância.
Na igreja matriz,
Meu olhar recorta
Os sonhos suspensos
No esplendor daquele
Lustre magnífico.
E a alma se enrosca
No veludo do tapete
De perfume e nostalgia
Onde valsaram traições
E amores proibidos.
E o silêncio lesto
Conversa em verso
Com uma saudade
Inexplicável.
Fantazio
Ĉiam
min fascinis
Kristal’-lustroj
Ekde infanaĝo.
En la katedral',
La
rigard' eltranĉas
Pendantajn
revojn
De
la splendec'
De
l’ lustro superba.
Kaj
la anim’ sin envolvas
En
velur’ tapiŝo
El parfum’ kaj nostalgi’
Kie
perfid’ kaj am’
Malpermesata
valsis.
Kaj
nun preta silento
Priparolas
verse
Nekompreneblan
Sopiradon.
Maria
Nazaré de C. Laroca
Juiz
de Fora, 21/04/2013.
6 comentários:
Tre, tre, tre, tre bela. Rafinita poezio! En ambau lingvoj! "La rigard' eltranchas pendantajn revojn" estas juvela verso!
Belega poemo! Gratulon,karega poetino!
Mi tre ŝatis la poemon, ĉar ĝi vojaĝigas nin en la tempon pasintan. La kristal-lustroj signifis delikatecon, ĉarman revon, elegantecon. Urĝe ni bezonas repasintecigi nian nostalgian pasantecon. Tiuj kristal-lustraj versoj iel kontribuas por tio.
Amoj nepermesataj... jen la origino de la plej belaj amversoj de la homa historio...
Oni rakontas ke la normalaj homoj estis faritaj de la tera argilo, cxu? Kiam mankis tian argilon, la Kreinto bezonis uzi alian materialon por krej la poetojn. Nepermesata al al aliuloj.
A Poesia Devaneio - Palavras-Cristal - fascinou-me. Fez-me, involuntariamente, olhar para cima e procurar um lustre de cristal: encontrei saudade, beleza e palavras. Irei sonhar.
Mi volus legi pli originalan finon. Viaj unuaj strofoj estas luksaj kaj riĉaj per bildoj. Ili devus konduki la leganton al same riĉa bildo en la fina strofo aŭ al nekutima maniero rigardi la sopiradon.
Postar um comentário