Textos em português e esperanto. Tekstoj en la portugala kaj en Esperanto.

Obrigada por sua visita! Dankon pro via vizito!

sexta-feira, 26 de fevereiro de 2021

Pertencimento _ Aparteno


 

Pertencimento

 

“Porque nenhum de nós vive para si”. (Paulo, Romanos: 14:7)

 

A existência de outrem

é arte, enigma

que me abastece

e esvazia.

 

Não pertenço a mim

nem a ninguém;

nem de alguém

tenho a posse.

 

Divino paradoxo:

só podemos viver

nessa infinita rede

de existências.

 

Porque tal é a Lei:

Só de Deus somos

e eternamente seremos.



Aparteno

 

"Ĉar neniu el ni vivas por si mem". (Romanoj: 14: 7)

 

L’ aliula ekzisto

estas arto, enigmo

kiu min nutras,

kaj malplenigas.

 

Mi ne apartenas

eĉ al mi mem

nek al iu ajn;

kaj ankaŭ aliulon

mi ne posedas.

 

Jen Dia paradokso:

ni nur povas vivi

en / per tiu senfina reto.

 

Ĉar tia estas la Leĝo:

nur de Dio ni estas

kaj  estos por ĉiam.

 

 

Maria Nazaré Laroca

Juiz de Fora, 26/02/2021.

Brazilo


sexta-feira, 29 de janeiro de 2021

Abraços _ Brakumoj

 



Abraços

Nesta manhã de verão, apesar das dificuldades e dores, eu saí de casa para brevíssima caminhada até a praça ao lado do meu condomínio.

Há muitos tempo não recebo um abraço, com exceção dos beijos dos raios de sol e da alegria dos passarinhos. Hoje tive a ideia de abraçar uma palmeira que se erguia majestosa e acolhedora.

Meu braço direito esqueceu por uns segundos a intensa dor cotidiana, e eu consegui dar um abraço naquele tronco algo áspero, mas carinhoso e refrescante. Um momento mágico!

Logo pensei na relação de São Francisco de Assis com a irmã árvore.

E pareceu-me que o Poverello sorria para nós, envolvendo-nos no Seu abraço de luz!


Brakumoj

Ĉi-somere matene, malgraŭ la malfacilaĵoj kaj doloroj, mi forlasis la hejmon por tre mallonga promenado al la placo apud mia apartamentaro.

Delonge mi ne ricevis brakumon, krom la kisoj de la sunradioj kaj la gajeco de la birdetoj. Hodiaŭ venis al mi en la kapon ĉirkaŭbraki palmon, kiu staris majesta kaj bonveniga.

Dum kelkaj sekundoj, la dekstra brako forgesis pri la intensa doloro ĉiutaga, kaj mi sukcesis brakumi tian malglatan, sed ameman kaj refreŝigan trunkon. Magia momento!

Mi tuj ekpensis pri la rilato inter Sankta Francisko el Asizo al lia frato arbo.

Kaj ŝajnis al mi, ke la Poverello ridetis, nin envolvante  en Sian luman brakumon!

 

Maria Nazaré Laroca

Juiz de Fora, 29/01/2021.

Brazilo


quarta-feira, 20 de janeiro de 2021

Brechó _ Brokantejo



Brechó

Quisera ter o talento de Machado de Assis para poder desvendar em palavras o buquê de sentimentos e emoções que recebeu minha alma naquela luminosa manhã de janeiro. 

Por causa da pandemia, raramente saio de casa, mas não pude recusar o convite daquela segunda-feira tão azul. Caminhando vagarosamente na amada pracinha do meu bairro, de repente parei para olhar um alegre ônibus estacionado frente às doces árvores da praça. Ele exibia prateleiras de livros, discos, objetos antigos. Uma espécie de brechó. 

Por alguns minutos meu olhar percorreu aquela feira à moda hippie. E eis que vejo ali o meu último livro de poemas bilíngues, Chão de pássaros_ Birda grundo, lançado em setembro de 2017. Novinho, uma criança de 4 anos apenas, a sorrir para o jardim urbano que gerou tantos versos. 

Perplexa, sem cerimônia, apontei o livro dizendo que eu era a autora. O vendedor sorriu admirado, quase não acreditando no meu grito. 

Bem, voltei para casa tentando definir os sentimentos. Depois minha ajudante voltou ao local para tirar uma foto do ônibus-brechó. Então o vendedor lhe disse que não venderia mais aquele livro. Pediu que ela me trouxesse o exemplar para um autógrafo. Seu nome: Zé do busão. 



Brokantejo 

Mi dezirus ekhavi la talenton de Machado de Assis por vorte malkaŝi la bukedon da sentoj kaj emocioj, kiun l’ animo ricevis en tiu hela januarmateno. 

Pro la pandemio, mi malofte forlasas la domon, sed mi ne povis rifuzi la inviton de tia bela blua lundo. Malrapide piedirante sur la trotuaro de la amata placo de mia kvartalo, mi subite ekhaltis por trarigardi gajan aŭtobuson parkitan antaŭ la dolĉaj arboj. Ĝi elmontris bretojn de libroj, diskoj, malnovaj objektoj. Speco de brokantejo. 

Dum kelkaj minutoj, mia rigardo trairis tiun hipi-modan foiron. Kaj jen mi ekvidas mian plej novan dulingvan poemaron, nome Chão de pássaros _ Birda grundo, lanĉitan en septembro 2017. Ankoraŭ freŝan, apenaŭ 4-jaran infanon, ridetantan al la urba ĝardeno, kiu ebligis tiom da versoj. 

Perpleksa, senceremonie, mi fingromontris la libron, dirante, ke mi estas ties aŭtoro. La brokantvendisto ridetis mirigite, preskaŭ ne kredante mian ekkrion. 

Nu, mi revenis hejmen cerbumante por difini la sentojn. Poste mia helpantino revenis al la loko por fari foton de la brokanteja aŭtobuso. Tiam la vendisto diris al ŝi, ke li ne volas plu vendi tiun libron. Li petis ŝin alporti al mi la ekzempleron por aŭtora surskribo. Lia nomo: Joĉjo el aŭtobusaĉo. 




Maria Nazaré Laroca
Juiz de Fora, 20/01/2021.
Brazilo


domingo, 3 de janeiro de 2021

Existência _ Ekzistado

 


Existência

 

Um jardim nunca é terminado.

Assim é o mundo, um jardim

a mover-se em janeiros

de pedras, dores e sonhos

de meninos escondidos

em asas de passarinhos.

 

O Jardineiro vem e cria

a poesia da vida.

Semeando sempre, tudo nutre

e com zelo amoroso cuida.

 

As rosas desabrocham

em beleza e perfume,

depois murcham e morrem.

 

Mas o Jardineiro volta,

e poda as ervas inúteis.

Torna a adubar a terra,

e a vida então se renova.


Ekzistado

 

Ĝardeno neniam kompletas.

Tiel la mondo staras, kiel

moviĝanta ĝarden’ je januaroj

el ŝtonoj, doloroj kaj revoj

de kaŝitaj knaboj en birdflugiloj.

 

La Ĝardenisto venas kaj kreas

la poezion de la vivo.

Ĉiam semante, Li ĉion nutras

kaj kun am’ prizorgas.

 

La rozoj de l’ garden’ floras

en beleco kaj parfumo,

poste ili velkas kaj mortas.

 

Sed revenas Ĝardenisto

por la fiherbojn tondi,

renutradi la grundon,

kaj do vivo renoviĝas.


Maria Nazaré Laroca

Juiz de Fora, 03/01/2021.

Brazilo


domingo, 20 de dezembro de 2020

Súplica de Natal _ Kristnaska petego

 




Súplica de Natal


Depois de infinito tempo,

minh’alma enfim se renova,

e vem vos rogar um presente

sem acesso até agora:

que meu coração se transforme

em manjedoura de amor

sacrário vivo de luz,

e vos receba Jesus!




Kristnaska petego


Post ĉi senfina tempo,

l’anim’ fine renoviĝas,

kaj volas petegi donacon

nealireblan ĝis nun:

ke mia koro ŝanĝiĝu

en staltrogon el amo,

vivantan sanktejon el lumo,

kaj vin akceptu, Jesuo!




Maria Nazaré Laroca
Juiz de Fora, 20/12/2020.
Brazilo

sábado, 21 de novembro de 2020

Vidas negras importam _ Nigrulaj vivoj gravas

 



Vidas negras importam 


No poema Procura da Poesia, já nos avisa Drummond: Não faças versos sobre acontecimentos. 

Não, não o farei Poeta! Não tenho a chave poética para decifrar o enigma de palavras imundas tais como ódio, racismo, crueldade, assassinato ... Todavia incomoda-me o silêncio. 

Na véspera do Dia da Consciência Negra, homens brancos exterminam um homem negro de 40 anos, num supermercado, e o crime ignóbil vem repercutir no noticiário midiático qual enredo macabro de uma novela de televisão. 

Qual é a cor moral da consciência? Somos uma família de almas multicores, herdeiras da Luz divina amorosamente infinita. 



Nigrulaj vivoj gravas 


En la poemo Serĉo pri poezio, Drummond nin avertas: Ne faru versojn pri okazaĵoj

Ne, mi ne tion faros, Poeto! Mi ne havas la poezian ŝlosilon por deĉifri la enigmon de malpuraj vortoj tiaj, kiaj malamo, rasismo, krueleco, murdo ... Tamen min ĝenas silento. 

Sojle de la nacia Tago de Negra Konscio, blankuloj ekstermis 40-jaran nigrulon en superbazaro, kaj la abomeninda krimo resonadas en la amaskomunikilaj novaĵoj, kiel makabra intrigo de televida sapopero. 

Kiu estas la morala koloro de konscienco? Ni estas familio de diverskoloraj animoj, heredantoj de la amsenfine dia Lumo. 



Maria Nazaré Laroca 
Juiz de Fora, 21/11/2020

domingo, 15 de novembro de 2020

Reconciliação _ Repaciĝo







Reconciliação




Foi em 04 de junho, 

em plena pandemia,

o acidente sem nome

a fraturar-me ossos

alma e sonhos: pesadelo

mais bem descrito seria

por Machado de Assis

no genial capítulo “O delírio”

de conhecida obra-prima
(1).



Mas fiz as pazes com a dor,

ao descobrir enfim

que não mais preciso

perguntar por quê, mas como,

de que maneira domar

o sofrimento com leveza...


E  aprendi então

que sou rascunho ainda

de um poema inacabado

a recriar-se sem medo

na  poesia da Vida.


(1) Machado de Assis. Memórias póstumas de Brás Cubas.



Repaciĝo



Okazis la 4an de junio,

meze de pandemio,

la sennoma akcidento

rompinta ostojn

animon, sonĝojn: koŝmaro

plej bone priskribita 

de Machado de Assis

en la brila ĉapitro "La deliro"

de famkonata ĉefverko.


Sed  kun dolor’ mi repaciĝis,

kiam finfine mi eksciis,

ke mi ne plu bezonas

demandi kial, sed kiel,

kiamaniere bridi 

senzorge la suferon...


Kaj mi eklernis tiam,

ke mi ankoraŭ  malnetas

el nefinita poemo,

kiu sin rekreas sentime

en la poezio de l' Vivo.


(1) Machado de Assis. Postmortaj rememoroj de Brás Cubas.

Maria Nazaré Laroca
Juiz de Fora, 15/11/2020.
Brazilo