Textos em português e esperanto. Tekstoj en la portugala kaj en Esperanto.

Obrigada por sua visita! Dankon pro via vizito!

terça-feira, 23 de abril de 2013

São Jorge _ Sankta Georgo




Jorge da Capadócia,

É de luz tua lança,
soldado romano,
mártir cristão.

Da Lua Cheia
teu encanto
nos  semeia
nobre coragem.

Santo guerreiro,
sempre pronto
a matar o dragão
tão sorrateiro
dentro de nós.


 Sankta Georgo

Georgo de Kapadokio,
lumas lanco via
soldat’ romia
martir’ kristana.

El plenluno,
via ĉarmo
al ni prisemas
noblan kuraĝon.

Batalanto,
ĉiam  vi pretas
mortigi  drakon
ruzan, kaŝeman,
ene de ni.

Maria Nazaré de C. Laroca
Juiz de Fora, 23 /04/2013





segunda-feira, 22 de abril de 2013

Spiralo





Homoj naskiĝas
Kaj ili serioze
Gaje folas
Dumvive.

Ili manĝas,
Dormas,
Amoras.

Homoj laboras,
Serĉas feliĉon,
Priŝercas vivon.

Ili kuracas ja
Mortigas kaj mortas;
Pilkludas infane,
Kaj ankaŭ sovaĝe
Por futbalo fervoras.

Homoj rolas humane
Ĉar ili naskas arton
Kaj ĝin ĝuas plezure.

Tamen homaram’
Ankoraŭ bezonatas...
Jen peniga vivtasko.              Maria Nazaré de C. Laroca
                                          Juiz de Fora, 22/04/2013.




domingo, 21 de abril de 2013

Devaneio _Fantazio





Devaneio

Fascinaram-me sempre
Lustres de cristal
Desde a infância.

Na igreja matriz,
Meu olhar recorta
Os sonhos suspensos
No esplendor daquele
Lustre magnífico.

E a alma se enrosca
No veludo do tapete
De perfume e nostalgia
Onde valsaram traições
E amores proibidos.

E o silêncio lesto
Conversa em verso
Com uma saudade
Inexplicável.


Fantazio 

Ĉiam min  fascinis
Kristal’-lustroj
Ekde infanaĝo.

En la katedral',
La rigard' eltranĉas
Pendantajn revojn
De la  splendec'
De l’ lustro superba.

Kaj la anim’ sin envolvas
En velur’ tapiŝo
El  parfum’ kaj nostalgi’
Kie perfid’ kaj am’
Malpermesata valsis.

Kaj nun preta silento  
Priparolas verse
Nekompreneblan
Sopiradon.




Maria Nazaré de C. Laroca

Juiz de Fora, 21/04/2013.

sábado, 20 de abril de 2013

Framo






En la poezia regno,
Esperantaj konsonantoj
Buntan mozaikon kreas
Por harmonion konstrui.

Floras l’ aliteracio...
Poetoj ludas kadence
Kaj vortojn kaptas senĝene:
Friskaj zefiroj burĝonas,
Kaj la birdar’ violonas.

Literoj zumas abele;
Frivolas nenia sono:
Ĉiu el ili ja brilas. 
Kaj por mi fini bonstile,
“Z” Zamenhofe zenitas.
                                    Maria Nazaré de C. Laroca
                                    Juiz de Fora, 20/04/2013.

quinta-feira, 18 de abril de 2013

Danco








Furioziĝas tempest’:

Zeŭso tondras fulmobrile

Kaj uragano orkestras.

Densa mallumego muĝas:

Orgie trumpetas ventoj,

Tremas vespertoj terure.



Tamen silentas natur’.

Baldaŭ ruĝe mateniĝos:

Pelas ĉaron Helios’

De kvar ĉevaloj sunbrilaj.

Irizaj diinoj tostas

Kaj kisas rozon kolibr’.



Maria Nazaré de C. laroca

Juiz de Fora, 18/04/2013.

quarta-feira, 17 de abril de 2013

Preludo






Aŭtun’ muzikas aprile,
Tediĝas virin' surstrate.
Susuras venteto frida,  
Ina korpo kaj anim’
Vitroŝrankojn ekrigardas
De l’ modobutikoj luksaj
Kaj preterpasas enue.

Milde sunas sur la haŭton
Dume pluvas sur animon.
Melodio adiaŭas:
Tristece laca virino
Tute plonĝas elreviĝon.

Maria Nazaré de C. Laroca
Juiz de Fora, 17/04/2013

terça-feira, 16 de abril de 2013

ESPERANTO




En la komenco estis la Vorto, kaj la Vorto estis kun Dio, kaj la Vorto estis Dio.  
                                                                              (Johano, 1:1)


En la komenc’ estis la Poeto
Ludoviko Zamenhof, tre saĝa,
kiu pro am’ vivigis la revon
per lingv’ unuigi la homaron.


Esperanto, lingv’ internacia,
fariĝis bela magia ponto
inter foraj popoloj diversaj
.


Kaj sur la ĉiel’ de Esperantuj’
belsonaj vortoj flugas inspire
gaje festante la Poezion.



Maria Nazaré  Laroca
Juiz de Fora, 16/04/2013.
Brazilo