Antaŭ multaj miljaroj,
Kiel ondoj de l’ maro,
Re kaj reen senĉese,
L’ akvo de Dia Am’
Mian koron el rok’
Ŝtonigitan tuŝas…
Tamen bona afero jenas:
Survoje al Di’ mi estas -
Kiel eta lampir’ - porĉiame
Flugante al luma Hejm’,
Kiu de mi kuŝas ene.
Maria Nazaré de Carvalho Laroca
Cabo Frio - 30/12/2011.
Um comentário:
Mi ankaux estas tre eteta lampiro!!!!
Postar um comentário