Dolĉa farniento
Banas somerulojn.
Dancas friskaj ventoj:
Laboras naturo.
Egaligas plaĝo
Ĉiujn ajn samece;
Profesi’ ne gravas.
Dume sur ondaro
Temp’ ripozi emas...
Sun’ ridetas jene.
Maria Nazaré de C. Laroca
Kabo Frio, 05/01/2013
4 comentários:
Tre belsona! Gratulon!
Ĉiuj versoj kaj strofoj estas majstre aranĝitaj. Speciele la unua strofo elorbitigis miajn okulojn, pro ĝia belsoneco. Gratulon!
Mi sentis min marborde!!!!
Sxajnas ia greka legendo kiam ni vidas la diojn kaj diinojn de la naturo ludantaj...
Kisojn, poetino.
La pasiaj koroj dankas vin.
Postar um comentário