Ne plu rigardi nur eksteren:
En ordo estas ĉio, mi
Kun eta korpo repaciĝis
Ĉar malfortiko, maljunec’
Viglajn revojn ankoraŭ ludas.
Nun al homar’ min trafis am’,
Kiel infan’ vivon mi ĝuas.
Homan kondiĉon al Di’ mi dankas...
Domaĝe! La dank’ tro malfruis.
Maria Nazaré de C. Laroca
Kabo Frio, 03/01/2013
5 comentários:
La plej bela kaj vasta amrilato estas vere tiu, kun la homaro. Eble la interrilato en si estas la vera dankesprimo.
Prosperon al vi, amikino!
Ne domaghe! La tutan vivon ghis nun vi preparadis tiun chi momenton!
Plej multaj homoj ne atingas tiun saghecon!
Ghuu chin!
Domaĝe! La dank’ tro malfruis.
Tute ne, Nazaré!
La kvalito de via danko estas ekster la koncepto TEMPO......
Kaj konsciigho bezonas tempon...
Ursula
Kio estas la tempo kaj la spaco, Nazaré?
Fiziko, Filozofio, Metafiziko kaj Poezio tre bone instruas nin pri tio kaj malkonstruas iajn konceptojn dum jarmile instruitaj kiel fermita kaj netusxebla verajxo...
Pensu pri tio, kara.
Mi ankau revas kaj agas, cxiam!!!!
Postar um comentário