Kvazaŭ fola mevo,
Mia pens’ turniĝas
Kaj fulme plonĝas
En lumglaŭkajn ŝaumojn.
Ĝi fluas zigzage,
Nevideblajn fiŝojn
Tuj alparolante.
Subite ĉielen
Ĝi ĵetiĝas trafe
Por senpere kapti
Stelpoezion
Kaj misteron ties.
Maria Nazaré de C.
Laroca
Kabo Frio, 06/01/2013
5 comentários:
Perfekta! Pura poezio!
Amikino Maria, via poezia vervo estas vere impresantaj nin ĉiujn pli kaj pli! Gratulon!
Baldaü mi ne sukcesos paroli kun vi, poetino...
Gxis
Nazarestelino! Mia poeta amikino! Mi amas vin!
Tre bela! Vere tia estas la poetaj pensoj: de la chielo sur la teron, de la tero chielen
Postar um comentário