A gaivota acrobata
Desenha a alegria
Na paisagem verde-azul.
Solitária, ela capta
Meu olhar em zoom
Extasiado.
E a gaivota dança,
Planando com leveza;
Ora mergulha e se lança
Flecha sem endereço...
Ora parece um brinquedo
Sob remoto controle
Em mão hábil de criança.
Mas ela se foi de
repente
Em busca de outro
cenário,
E minh’ alma ainda sente
O gosto da liberdade,
Presente que me deixou.
(Poema premiado no Concurso Nacional de Poesia Silvestre Mônaco
Niterói – RJ 2010.)
Ludema
Mevo akrobatas
Kaj ĝojon pentras
Sur la pejzaĝ’ verdblua.
Soleca, ĝi kaptas
Mian rigardon
Ekstazan.
Kaj la mevo dancas
Gracie ŝvebante;
Jen ĝi maren ĵetiĝas
Jen aeren kiel
Sago senadresa...
Nun ĝi aspektas ludil’:
En lerta infanmano
Per fora komando.
Sed subite ĝi forflugis
Serĉante alian scenejon,
Sed l’ anim’ ankoraŭ sentas
La guston de libereco,
Regalon neforgeseblan.
Maria Nazaré de C. Laroca
Juiz de Fora, 15/09/2013.
(Poemo premiita en Nacia Poezio Konkurso “Silvestre Mônaco” - Niterojo - RJ- 2010; kaj esperantigita de mi la 15-an de Septembro 2013.)
6 comentários:
Ambaŭ versioj lerte versigas per la nektar’ el la libero la realon de la deziro esti feliĉa, feliĉa por iri, feliĉa por reveni al la nesto, se en ĝi postrestis iom da nutra falarido el lumo.
Belega la rezulto de via laboro, kara Maria Nazaré!
Ambau versioj belegaj! Pura líriko! Senriprocha!min aparte emociigas la versoj: " Soleca, ghi kaptas mian rigardon ekstazan". Trafe!
Belegas ja ambaŭ versioj. Plene meritata estis la premio. Aparte daŭru via libera esprimmaniero poezia favore al la Arto de Libereco, alia (kaŝa) nomo de la Poezio!
Tre interesa teksto! Ankaŭ mi pensas simile.
Poetoj... kiel restus ni, simplaj mortuloj, sen ili?
Konduku miajn sentojn en viajn flugoj...
Postar um comentário