γνῶθι σεαυτόν
Por komponi vivbaladon
Tra l' eraoj, kiom da aroj
Da tavoloj necesas
Por priskribi l’ animon?
Kiom da maskoj por maski
La di-fajreron internan
Oni malkovrus per memkono?
Nu, jen la spegul’!
Demetu ni la maskon!
Laŭ sokrata instru’!
Maria Nazaré de C. Laroca
Juiz de Fora, 08/09/2013.
7 comentários:
Ecx en unu sola vivo oni surmetas diversajn maskojn. Kelkaj pozitivaj, kelkaj... La masko de Poezio nepre estas la plej bela.
Maskoj...
Al Sokrato, cikuta; al Jesuo, la kruco; al Zamenhof, la kruela persekutado... kial? Cxar ili ne uzis tiun teruran sxajnigilon...
La malgxojo estas scii ke ni, ecx nevolonte maskas nin kaj ankoraü estas devigitaj ilin donaci al niaj gefiloj...
Demeti la milajn masklojn estas la tasko de tiu, kiu volas evolui, ĉar sub la maskloj brilas la dia lumo, lau la instruoj de Jesuo: "...via lumo lumu antaŭ homoj." (Mat, 5: 16)
Gratulon Nazaré
Passini
Belega poemo, Nazaré! Plaĉas al mi studi kun ĉarma poetino kiel vi!
Maskoj... Persona... Kiu vere sonas per... ni? Chu la Lumo, kiu ja ni estas? Poezio respondas nenion, sed nin instigas al plua Mistero. Gratulon!
Vi pravegas, poetino! La iama spektaklo de la homa aventuro sur la Tero jam finiĝas. Estas la momonto senmaskigi nin, por vivi la realon de la nova vivo, kiu siavice ankaŭ havas sian baladon, sed ne sur ŝajniga scenejo, sed antaŭ la sceneja lumilaro de la nova erao, de la nova arta konĉerto de kordoj, de kosmaj superkordoj. Gratulon!
Mi kaj vi, ĉiuj ni,
Uzas maskon por vivi.
Ĉu estas bona?
Kiel scii?
Postar um comentário